Gvanahatebejoj, literumita ankaŭ Guanahatabey kaj Guanajatabey) estis indiĝena popolo de Okcidenta Kubo en la epoko de la kontakto kun eŭropanoj. Arkeologiaj kaj historiaj studoj sugestas, ke la Gvanahatebejoj estis arkaikaj ĉasistoj-kolektistoj kun diferencaj lingvo kaj kulturo disde siaj najbaroj, nome la Tainoj. Ili eble estis restaĵoj de pli frua kulturo kiu estis etenda amplekse tra Karibio antaŭ la etendo de la agrikulturistaj Tainoj.

Gvanahatebejoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Gvanahatebejoj en plej okcidenta Kubo dum Tainoj en Grandaj Antiloj.

Kristoforo Kolumbo vizitis la regionon de Gvanahatebejoj en Aprilo 1494, dum sia dua vojaĝo. Tiu ekspedicio trafis la lokanojn, sed iliaj tainaj interpretistoj ne povis komuniki kun ili, kaj indikis, ke ili parolas diferencan lingvon.[1] La unua registrita uzado de la nomo "Guanahatabey" estis en letero de 1514 de la konkeristo Diego Velázquez de Cuéllar; ankaŭ Bartolomé de las Casas referencis ilin en 1516. Ambaŭ verkistoj priskribis la Gvanahatebejojn kiel primitivaj kaverno-loĝantoj kiuj manĝis ĉefe fiŝojn. Tiuj rakontoj estis nerektaj, evidente kun materialo venanta el tajnaj informantoj.

Notoj redakti

  1. Rouse, p. 20, 147–148.

Bibliografio redakti