György Bacsák [djordj baĉAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bacsák György estis hungara juristo, advokato, geologo, astronomo.

György Bacsák [1] naskiĝis la 5-an de junio 1870 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 4-an de marto 1970 en Fonyód.

Biografio redakti

György Bacsák frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter, dume li interesiĝis pri astronomio. Post siaj studoj li laboris kiel advokato. Post la 1-a mondmilito li vivis ĉefe en Fonyód, li ofte prelegis kaj kontribuis. Li science okupiĝis pri glaciepoko, li pluevoluis la tiamajn sciojn. Li kreis pli perfektan tabelon, kiu montris ŝanĝojn de la klimato. En 1954 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio pri geologio. Li ankaŭ esploris arkeologiaĵojn en Fonyód.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A skandináv eljegesedés hatása a periglaciális övön (1942)
  • A pliocén és pleisztocén az égi mechanika megvilágításában (1955)

Fontoj redakti