SZAKÁCS György [pr. saka:ĉ] estis rumanuja hungara scenejdekoraciisto naskiĝinta en Kluĵo la 1-an de oktobro 1921 kaj mortinta en Kluĵo la 13-an de oktobro 1986.

Kariero redakti

György Szakács studis en la pentristlernejo de Sándor Szolnay en Kluĵo, sed lia vera majstro estis Mátyás Varga. Inter 1946 kaj 1948 li laboris en la teatro Kolozsvári Állami Magyar Színház de Kluĵo, poste ĝis 1958 en la operejo Kolozsvári Állami Magyar Opera de Kluĵo, fine en la teatro Marosvásárhelyi Nemzeti Színház Tompa Miklós Társulat de Târgu Mureş. Li dizajnis al pli ol 300 teatraĵoj.

Projektoj redakti

Fonto redakti