FODOR Gyula estis hungara sindikatgvidinto naskiĝinta en Nagyvárad la 10-an de septembro 1901 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de aprilo 1975.

Kariero redakti

Gyula Fodor kiel masonistmetiisto ligiĝis al la organizita junlaborista movado. En 1918 li estis ano de la Ifjúmunkások Országos Szövetsége (Landa Unuiĝo de Junlaboristoj). En 1923 mallongtempe li laboris eksterlande. Post sia reveno li envolviĝis la agadon de la Magyarországi Építőmunkások Országos Szövetsége (Unuiĝiĝo Landa de Masonistoj de Hungario). De 1925 li estis ano de Socialdemokrata Partio de Hungario); de 1931 ĝis 1942 vicprezidanto, poste prezidanto de la Magyar Építőmunkások Országos Szövetsége (MÉMOSZ). En 1935 oni enprenis lin en la Hungaran Komunistan Partion. En 1935 li estis unu el la organizintoj de la granda masonista striko. En 1942 oni kondamnis lin, poste envokis lin por soldatservo. Li eskapis kaj laboris en senleĝeco. De decembro 1946 li estis vicurbestro de Budapeŝto, de aprilo 1948 ŝtatsekretario pri konstruaferoj, respektive anstaŭanto de ministro ĝis 1951, inter 1951–70 prezidanto de la Landa Pensiuma Instituto. De julio 1957 li estis ano de Revizia Komisio de la Centra Komitato de la MSZMP, poste prezidanto. Inter 1962-75 li estis membro de Centra komitato de MSZMP.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon