Hörselberg-muzeo (Wutha-Farnroda)

muzeo en Germanio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Hörselberg-muzeo (germane: Hörselbergmuseum) estas bunta muzeo pri regionaĵoj kaj la Hörsel-montaro. Ĝi troviĝas en Schönau, kvartalo de la urbo Wutha-Farnroda, Germanujo (Hörseltalstraße nr. 39).

Ekstero de la muzeo en Schönau.

Priskribo redakti

Troveblas en la kerno de Schönau linda monumentprotektita konstruaĵa ensemblo. Ĝin konsistigas preĝejo, malnova lernejo kaj la paroĥestra korto kun domo, stalo, garbejo kaj bakejo.

Ĉefa ejo estas la stalo, en kiu viziteblas la ekspoziciaj aĵoj de la muzeo. La vizitanto ekkonas sciindaĵojn pri la montoj Hörselberge kaj ties geologio kaj estiĝo (kun unikaj fosilioj), pri la varieca faŭno kaj aparta orkidea flaŭro, pri la legendoj en kunteksto kun la montaro kaj ilia obskura mistiko. Interesas ankaŭ la historio de la kabano Hörselberghaus.

Apartan ligon kun la Hörsel-montaro havas Richard Wagner, komponisto de la opero Tannhäuser kaj Ludwig Bechstein, kolektanto de fabeloj. Ankaŭ pri ili oni detale memorigas la sciemulojn.

Pro la de tempo al tempo ĝis hodiaŭ uzita historia bakejo troviĝas inter la elmontritaro ankaŭ sekcio pri bakado tradicia: malnovaj bakhelpiloj kaj vendejo rekonstruita impresas.

La muzeoparto Galerie rekte sub la tegmentaro uzatas por nedaŭraj ekspozicioj.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 203

Eksteraj ligiloj redakti