La fondo de Thüringerwald-Verein en la jaro 1880 estis motivo por la kreo de similaj asocioj en ĉiuj regionoj de la nuntempa ŝtato Turingio. Danke al jam ekzistanta fervoja linio inter Halle (Saale) kaj Bebra la montaro Hörselberge iĝis unu el la plej ŝatataj ekskurslokoj por turistoj venantaj ekz. el Eisenach au Gotao.[1]

Hörselberghaus

Lokuloj el la ĉirkaŭaj vilaĝoj taksis la vendon de trinkaĵoj kaj nutraĵoj al migrademuloj kaj grimpad-asocioj bonvena enspezfonto. Sed tiu deziro malsukcesis ĉefe pro la estimataj konstruaj kostoj. Komitato fondita en 1886 en Gotao por konstrui kabanon sur la monto Hörselberg (sur grundo de la nuna komunumo Hörselberg-Hainich) restis obstina uzante ĉiun okazon por kolekti monon kaj konstrumaterialon. Jam en 1888 la tereno estis aĉetita por la sumo 200 markoj de la komunumo Hastrungsfeld fare de la gotaa filio de la asocio Thüringerwald-Verein.[2]

La fundamento por trunkodomo estis metita la 12-an de majo 1887 kaj jam en la sama jaro je la tago de la festo de la ĉieliro oni povis inaŭguri la konstruaĵon. Tu ĉi provizora konstruaĵo neniel sufiĉis al la deziroj de la monten surgrimpitaj amasoj kaj tio instigis la estraron de la asocio konstrui la masivan kabanon. Krom la 325 membroj de la gota asocifilio nun ankaŭ la 385 anoj de la eisenach-a filio partoprenis en la donacokolekto. La 22-an de septembro estis finita la kruda masonaĵo kaj oni estis la tago de la domsupro-festo. La konstruado kostis 12.844 markojn. Ekde 1890, post ĝia malfermo, la gasta kaj protektada domo estis luigita al Ernst Meier, tavernestro el Hastrungsfeld (kvartalo de Hörselberg-Hainich). Li estis tre populara kaj estis gastigonta la vizitantojn dum 30 jaroj.

Planoj pri la konstruo de funikularo ne realiĝis pro tro altaj kostoj. El la suda vilaĝo Kälberfeld (kvartalo de Hörselberg-Hainich), per granda laboro, estis farita pado ĉe la suda piedo de la monto Großer Hörselberg. Tiu pado estas la plej mallonga sed ankaŭ plej kruta vojo al la supro. Post la malkovro de la la kaverno Tannhäuserhöhle oni konsideris krei regionhistorian muzeon; sed tiam tiaj planoj ne realiĝis. Nun transprenas tiun ĉi informdevon la belega Hörselberg-muzeo (Wutha-Farnroda).

Dum la Dua Mondmilito la konstruaĵo nedemolita senpreta kaj konfiskiĝis fare de la sovetiaj okupantoj. Jam en 1951 fremdultrafika utiligo povis reeki. Dum la konstruado de elsendomasto en 1975, elektra kablo estis instaligita supren ĝis la domo. Post la reunuiĝo de Germanujo la kabano plue evoluis kaj estis restaŭrita. Ĝi nun denove funkcias kaj kiel gastejo kaj kiel kluba hejmo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Christina Reißig: "120 Jahre Hörselberghaus". Ĉe: Hörselbergverein (eld.): Hörselbergbote, nr. 81, Wutha-Farnroda 2010, p. 30–33
  2. "Hörselberghaus bis Frühling ohne Wirt". Ĉe: TA, 4.1.2011