Hacinas [aZInas] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda.

Hacinas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09611
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 150  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 3° 17′ U (mapo)41.985-3.2869444444444Koordinatoj: 41° 59′ N, 3° 17′ U (mapo) [+]
Alto 996 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hacinas (Provinco Burgoso)
Hacinas (Provinco Burgoso)
DEC
Hacinas
Hacinas
Situo de Hacinas
Hacinas (Hispanio)
Hacinas (Hispanio)
DEC
Hacinas
Hacinas
Situo de Hacinas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hacinas [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 7,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 151 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La ruinoj de la kastelo de Hacinas estas sur la plej alta zono de la loko. Tiu konstruaĵo, probable starigita fine de la 9-a jarcento, ludis gravan rolon pro sia strategia ejo dum la limaj konfliktoj inter la graflando Kastilio kaj la regno Navaro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, kaj certe fosiliaj arboj. La unuaj tiaj restaĵoj aperis en la 1840-aj jaroj, enterigitaj kaj ĉirkaŭitaj de rivera materialo. La unua fosilia arbo estis translokigita al la loĝloko en 1976 kaj restis ekspoziciita al publiko. Poste oni translokigis aliajn kaj en la aktualo, oni ekspozicias en Hacinas tri fosiliajn arbojn. Krome estas almenaŭ aliaj sep enterigitaj. Ekde fino de Januaro 2009 estas malfermita al publiko la Centro de Vizitantoj de la Fosilia Arbo, kie la vizitanto disponas el ampleksa informo pri fosiliaj arbaroj, ĉu en Hispanio ĉu tutmonde.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti