Hajabusa 2 (japane は や ぶ さ 2, "Migra falko 2") estas asteroida prov-alveniga misio de kosmosondilo operaciita de la japana ŝtata kosma agentejo JAXA. Ĝi estas posteulo de la misio Hajabusa, kiu redonis specimenojn de asteroidoj por la unua fojo en junio 2010. Hajabusa 2 estis lanĉita la 3-an de decembro 2014 kaj renkontiĝis en spaco kun la apud-tera asteroido 162173 Ryugu la 27-an de junio 2018. Ĝi prienketis la asteroidon dum jaro kaj duono kaj prenis specimenojn. Ĝi forlasis la asteroidon en novembro 2019 kaj redonis la specimenojn al la tero la 5-a de decembro 2020.

skema bildigo de la kosmosondilo funkiiganta siajn jonpelilojn

Hajabusa 2 portas multoblajn sciencajn utilajn ŝarĝojn por distancsondado, specimenigo kaj kvar malgrandajn esplorveturilojn por esplori la asteroidan surfacon kaj analizi la median kaj geologian kuntekston de la kolektitaj specimenoj.