162173 Ryugu

asteroido

162173 Ryugu estas tre malgranda, malhela marsrenkonta kaj terrenkonta apolona asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto. Ĝi estis malkovrita la 10-an de majo 1999 en la kadro de la astronomia kampanjo « LINEAR » (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono). Ĝi estas la celo de la japana kosmosondilo Hajabusa 2, lanĉita de la JAXA la 3-an de decembro 2014,[1] kiu celas alvenigi specimenojn da asteroida materio.

162173 Ryugu
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Orito de 162173 Ryugu
Orito de 162173 Ryugu
Orito de 162173 Ryugu
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 162173 Ryugu
Aliaj nomoj 1999 JU3
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Ryūgū-jō vd
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 10-a de majo 1999
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Unua enorbitiĝo Hajabusa 2
27-a de junio 2018[1]
Unua surteriĝo Minerva II-1 (el Hajabusa 2)
21-a de septembro 2018[2]
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
177,962 Gm (1,190 AU)
144,109 Gm (0,9633 AU)
211,815 Gm (1,416 AU)
Discentreco 0,1902
Meza anomaliangulo 3,983°
Epoko 12-a de decembro 2011
Klinangulo 5,884°
Periodo 473,915 tagoj (1,298 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
251,620°
Argum. de periapsido 211,426°
Terdistanco
- Minimuma

95 490 km (0,0006383 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,865 ± 0,015 km
Maso
- Surfaca falakcelo
4,5 × 1011 kg[3]
0,123 mm/s²
Rotacia periodo 0,3178 tago (7,627 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,037 ± 0,002
Observaj ecoj
Spektroklaso Cg
Absoluta magnitudo 19,3
vdr

La 28-an de septembro 2015, Minor Planet Center nomis ĝin Ryugu, alude al Ryūgū-jō, mita submara palaco de Ryujin, la drako-dio de la maro en la japana mitologio. En rakonto, la fiŝkaptisto Urashima Tarō vojaĝas al la palaco sur la dorso de martestudo kaj revenas kun mistera skatolo, samkiel Hajabusa 2 revenas kun asteroidaj specimenoj.[4]

Orbito redakti

Ĝia discentra orbito krucas tiun de Tero kaj tanĝas tiun de Marso, ĝi estas terrenkonta asteroido kaj ankaŭ teknike marsrenkonta. Ĝia tera MOID-oj estas 0,0006383 AU (95 490 km) kaj ĝia marsa MOID; 0,0891418 AU (13,335 milionoj da km).

Ecoj redakti

162173 Ryugu havas krude du-konusan formon, similanta turbon kun bone difinata ekvatora kresto; formo, kiu iom memorigas tiun de 101955 Bennu,[5][6] tipa strukturo de rubamaso.[7] kie fajnaj partikloj da regolito amasiĝis ĉe la ekvatoron pro la malforta gravita forto kaj la centrifuga forto.

Ĝia falakcelo estas taksita je 0,11 mm/s² (0,00011 m/s²) ĉe la ekvatoro kaj 0,15 mm/s² ĉe la polusoj, ĝia maso estas taksita je ĉirkaŭ 450 milionoj da tunoj.[8]

Ĝia rotacio estas retrograda rilate al ĝia orbita movo; ĝia surfaco aspektas prisemita de diversgrandaj rokoj; plej elstara estas roko tiel nomata Otohime Saxum, de grando de ĉirkaŭ 140 m. proksima de la suda poluso,[9][10] estis nomita laŭ la princino Otohime, filino de la dio-drako Ryujin kaj mita avino de la imperiestro Ĝimmu.

Komponiĝo redakti

Ryugu estas de spektra klaso "Cg" tio, kiu indikas karbonecan asteroidon (klaso "C"), riĉa je organikaj komponaĵoj kaj hidrataj mineraloj, kaj ĉeesto de filosilikatoj (argilo kaj glimo) kiel ĉe la korpoj de klaso "G".

En 2018 kometeca aktiveco esti observita,[11] ebla signo de la ĉeesto de rezidua glacia kerno.

Esploro redakti

 
Animacio de la orbito de Hayabusa 2 de la 3-a de decembro 2014 ĝis 29-a de decembro 2019
Hayabusa 2162173 RyuguTero

La japana kosmosondilo Hajabusa 2 estis lanĉita al Ryugu far'de la JAXA la 3-an de decembro 2014,[1] kun celo revenigi specimenojn da asteroida materio. La kosmoveturilo alvenis apud la asteroidon la 27-an de junio 2018. Tie, ĝi lanĉis la alterigilon Minerva II-1, kiu trafis la asteroidon la 21-a de septembro 2018,[2] kaj deponis du saltantajn roverojn ĉe la surfacon de Ryugu.[12][13]

 
Hayabusa 2 kolektante surfacan specimenon (artista vido)

La 23-a de februaro 2019, Hajabusa 2 tuŝetis la surfacon de Ryugu por preni specimenon.[14]

Tria rovero (MASCOT) estis lanĉita la 3-an de oktobro 2018, kvara rovero estos laŭplane lanĉata en 2019 Estas ankaŭ planita pafi kuglon al la asteroida surfaco por krei alfrapan krateron el kies profundo Hajabusa 2 ĉerpos specimenojn de sub-grundo.

La revenigo de la specimenoj okazis la 5-an de decembro 2020.

Porinfana konkurso redakti

Okaze de la misio Hajabusa 2, kosmaj agentejoj organizis konkurson inter la 21-a de marto kaj la 30-a de aprilo 2018[15] por la infanoj de Francio, Germanio kaj Japanio. La konkursanoj desegnu la asteroidon Ryugu laŭ tri kategorio : realismo, humuro kaj krepovo.[16]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Asteroida Esplorilo "Hajabusa 2"; el la paĝaro de JAXA (angle)
  2. 2,0 2,1 MINERVA-II1: Sukcesa kapto de bildo; surteriĝo sur Ryugu kaj salto ! el la paĝaro de JAXA (angle)
  3. La teamo de Hajabusa 2 decidas datojn de asteroida surteriĝo (angle)
  4. Elekto de la nomo de la Asteroido 1999 JU3, celo de la Asteroida Esplorilo "Hajabusa 2"; el la paĝaro de JAXA (angle)
  5. Kial asteroidoj kiel Ryugu kaj Bennu havas kvadratan formon ?; el Futura Science (france)
  6. Ryugu kaj Bennu similas turbojn kaj sciencistoj volas scii kial; el Science News, 18-a de decembro 2018 (angle)
  7. Aĵoj Saltas Sur la Asteroido Ryugu — Vidu La Unuan Foton Kaj Promenu; el Astro Bob (angle)
  8. Situacio de operacio por la asteroida esplorilo Hajabusa 2", en la najbaraĵo de Ryugu; 5-a de Septembro 2018; el la paĝaro de JAXA (angle)
  9. Lokoj ĉe la surfaco de Ryugu estis nomitaj; el la paĝaro de JAXA (angle)
  10. Helecaj kaj morfologiaj variadoj ĉe la surfacaj rokoj de 162173 Ryugu, de S. Sasaki kaj alikaj; 50th Lunar and Planetary Science Conference 2019 (angle)
  11. Novaj kandidatatoj kiel aktivaj asteroidoj : Ĉefzonaj (145) Adeona, (704) Interamnia, (779) Nina, (1474) Beira, kaj Apud-tera (162173) Ryugu; de Vladimir V. Busarev, Andrei B. Makalkin, Faith Vilas, Sergey I.Barabanov kaj Marina P.Scherbina; el Icarus Aprilo 2018 (angle)
  12. Japana kosmosondilo lanĉas saltantajn roverojn al asteroido; el Phys.org 21-a de septembro 2018 (angle)
  13. Por kio utilos la roveroj lanĉitaj sur la asteroidon Ryugu ? El RTL futur Arkivigite je 2019-03-06 per la retarkivo Wayback Machine (france)
  14. Hayabusa-2 : Japana kosmoveturilo tuŝas asteroidon; el BBC News 22-a de februaro 2019 (angle)
  15. Konkurso « Desegnu por mi la asteroidon Ryugu »; la 21-a de marto 2018, el la paĝaro de CNES (france)
  16. La gajnintoj de la konkurso « Desegnu por mi la asteroidon Ryugu » estas...; ibidem (france)

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (162001 – 163000)Poste:
(162172) 1999 GQ58162173 Ryugu(162174) 1999 JS11

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 162173 Ryugu en la angla Vikipedio.