Laboratorio Lincoln

La Laboratorio Lincoln (angle MIT Lincoln Laboratory) estas centro de scienca esploro kaj disvolviĝo de la Usona Departmento de Defendo, situanta en Lexington (Masaĉuseco, Usono). Ĝi estas taskita por apliki altajn teknologiojn al problemoj de nacia sekureco. La laboratorio laboras kun la industrio por transirigi la novajn konceptojn kaj teknologiojn al la disvolviĝo de sistemoj.

Laboratorio Lincoln
emblemo
observatorio • federally funded research and development center
Komenco 1951 vd
Geografia situo 42° 27′ 32″ N, 71° 16′ 3″ U (mapo)42.459-71.2674Koordinatoj: 42° 27′ 32″ N, 71° 16′ 3″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Laboratorio Lincoln (Masaĉuseco)
Laboratorio Lincoln (Masaĉuseco)
DEC
Laboratorio Lincoln
Laboratorio Lincoln
Lokigo de Masaĉuseco en Usono
Map
Laboratorio Lincoln
Filioj Lincoln Near-Earth Asteroid Research vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Logo de Lincolna Laboratorio

Historio redakti

La Lincolna Laboratorio estis kreita en 1951 de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. La loko por tiu nova entrepreno estis elektita sur la kampo Laurence G. Hanscom (nun Aerbazo HanscomHanscom Air Force Base), kie renkontiĝas la masaĉusecaj vilaĝoj Bedford, Lexington kaj Lincoln. Jam ekzistis Projekto Bedford ( kontraŭsubmarŝipa defendo) kaj Projekto Lexington (pri nukleenergia aviadilo), tiel Majoro Generalo Putt, kiu havis kiel tasko redakti la ĉarton por la nova laboratorio, decidis nomi la projekton laŭ la urbo Lincoln.

Unu el la unuaj malkovro ŝuldita al tiu laboratorio estis la magnetkerna memoro, estigita de la neceso plirapidigi kaj plifidindi la komputilojn por la aerdefendo.[1] La industrio rapide sekvis tiun disvolviĝo kaj adoptis la magnetkernajn memorojn kiu pligrandigis la kapablojn de la komputiloj.

Nuntempe redakti

La Laboratorio Lincoln regas la adekvatan esploron kaj disvolviĝon por la nacia sekureco por la usona armeo, la Usona oficejo de la sekretario pri defendo, kaj aliaj registaraj agentejoj. Emfazo estas metita pri transdono de la teknologio al la industrio.

Laboratorio Lincoln ankaŭ laboras por agentejoj ekster la Usona Departmento de Defendo kiel programoj de superrigardo de la medio por la NASA kaj la Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio.

La komunikado de informoj al la registaro, universitatoj, kaj la industrio estas la ĉefa teknika misio de la Laboratorio Lincoln. Ampleksa disvastigo de teknikaj informoj estas farita per jaraj teknikaj laborejoj, seminarioj kaj kursoj gastigataj en la laboratorio. Celante la divido de konoj, la laboratorio eldonas la Lincoln Laboratory Journal,[2], kiu enhavas kompletajn artikolojn pri la nuntempaj grandaj esploroj kaj la novaj projektoj.

Personaro kaj organizo redakti

La teknika dungitaro (proksimume 1700 anoj) venas de ampleksa gamo de sciencaj kaj inĝenieriaj kampoj : elektrotekniko, fiziko, komputiko kaj matematiko estas inter la plej oftaj. Du trionoj el la profesia teamo havas altajn akademiajn titolojn kaj 60% de tiuj titoloj estas de doktora nivelo.

La teknika laboro estas organizita en ok dividoj :[3]

Lokoj redakti

Komplekso Lincoln de Kosma Superrigardo redakti

Ekde 1995, la Komplekso Lincoln de Kosma Superrigardo (Lincoln Space Surveillance Complex) en Westford (Masaĉuseco), ludis kernan rolon en la misioj de kosma superrigardo de la Laboratorio Linkoln. La ejo enhavas tri grandajn radarojn

Millstone Deep-Space Tracking Radar (radaro en bendo L)
Haystack Long-Range Imaging Radar (radaro en bendo X)
Haystack Auxiliary Radar (radaro en bendo Ku)

Lincoln Laboratorio ankaŭ kunlaboras kun lokoj en la kontinenta Usono kaj la pacifika regiono.

Testejo Reagan , Atolo Kwajalein, Marŝala Insularo redakti

Lincoln Laboratorio estas scienca konsilisto de la Balistika Testejo Ronald Reagan (angle Ronald Reagan Ballistic Missile Defense Test Site) ĉe la instalaĵoj de la Usona terarmeo en la Atolo Kwajalein (Marŝala Insularo) lokita ĉirkaŭ 4000 km oksidente de Havajo. Lincoln Laboratorio ankaŭ helpas al la modernigo de la infrastrukturo laŭ esploroj en laboratorio.

Eksperimenta Testejo ĉe la Misila Areo de White Sands redakti

La Eksperimenta Testejo (angle: The Experimental Test Site: ETS) estas instalaĵo de testo de elektro-optiko en la en la terenoj de la Misila Areo de White Sands (angle: White Sands Missile Range) en Socorro, (Nov-Meksiko). La ETS estas operaciita de la laboratorio por la Usona Aerarmeo, ĝia ĉefa misio estas disvovi, taksi kaj transdoni avancitaj elektro-optikaj teknologioj de kosma superrigardo en kunlaboro kun Air Force Space Command (Aera-Kosma Armeo). Flanka programo de serĉo de terrenkontaj asteroidoj por NASA uzas elektro-optikajn teleskopojn de kosma superrigardo en White Sands. Pli ol 50 % el la konataj asteroidoj de la sunsistemo estis malkovritaj dank' al tiu programo.

La Instalaĵoj de Misila Aero de Pacifiko, Kauai, Havajo redakti

La Instalaĵoj de Misila Aero de Pacifiko (angle : Pacific Missile Range Facility ; PMRF) en la Havaja insulo de Kauai estas unu el la areoj de eksperimento kaj disvolvo de la testado de la sistemo de National Missile Defense. La personaro de la Laboratorio Lincoln provizas teknikajn konsilojn, konsulto, kaj analizo sur postulo de la registara estraro de la areo.

Direktoroj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti