Haladzo estas malbonodora, pli-malpli venena gaso, eliĝanta el brulanta korpo aŭ el putraĵo:

  • mortiga, naŭza, sufoka haladzo;
  • marĉa, strata haladzo;
  • memmortigo per haladzo (per karbona oksido el hejtaparato aŭ motoro) [1];
  • la pikanta fumhaladzo de la brulintaĵo [2];
  • restos nur fumo, vaporo, haladzo kaj cindro [3].

Laŭ Reta Vortaro

Komparu ankaŭ la jenajn: emanaĵo, fumo, miasmo, vaporo. brumo, nebulo

Menciitaj fontoj redakti

  1. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
  2. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 19
  3. Andersen, trad. Zamenhof: Fabeloj, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj