Hamburga Esperanto-Societo

(Alidirektita el Hamburga Esperanto Societo)

Hamburga Esperanto-Societo r. a. (HES) estas la ĉefa kaj plej granda komunumo de esperantistoj en Hamburg. Ĝi estas loka grupo kaj landa ligo de Germana Esperanto-Asocio.

Hamburga Esperanto-Societo
Esperanto-klubo
vdr

La klubkunvenoj estas ĵaŭde ekde 19:00; Programo: 19:30. Vi trovos la klubanojn en la Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16 en Hamburg. Telefono: +49160 17 33 980. Poŝta adreso daŭre estas la klubejo Klaus-Groth-Str. 95, 20535 Hamburg, kiu en la dua duono de la 20-a jarcento gastigis multajn kulturajn esperantistajn eventojn, plurajn geedziĝajn festojn inter esperantistoj kaj en la 1980-aj jaroj ankaŭ enhavis la oficejon kaj presejon de Germana Esperanto-Junularo.

La societa bulteno Esperanto-Hamburg Arkivigite je 2016-02-16 per la retarkivo Wayback Machine papere aperis inter la jaroj 1980 kaj 2015 - de tiam la informado okazas plene per la interreto.

Estraro (laŭ la stato de 2016) redakti

prezidanto: Jürgen Wulff
vicprezidanto: Dominik Grauert
kasisto: Gerald Roemer
informilo: Benno Klehr
sekretario: Peggy Ley

Interreta prezento redakti

Fonto redakti