Hanequin de Bruselo

Hanequin de Bruselas (Flandrio, ? - Toledo, 1494), arkitekto kaj skulptisto de flandra deveno de la 15a jarcento, konsiderita la enkondukinto de la flandraj formoj en Toledo.

Hanequin de Bruselo
Persona informo
Morto 1-an de januaro 1494 (1494-01-01)
en Toledo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Egas Cueman
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto
vdr
Pordo de la Leonoj. Katedralo de Toledo

Li alvenis en Hispanion ĉirkaŭ 1440, kaj setlis en Toledo por labori kiel ĉefmajstro de la ties katedralo en 1448 y 1470, kie estris ekzemple la Pordon de la Leonoj. Li ankaŭ finigis la katedralan turon kaj eble ankaŭ ekkonstruis la kapelon de Álvaro de Luna kaj tiun de lia frato, ambaŭ en la katedralo; pro tio eble li laboris ankaŭ ĉe la Kastelo de Escalona.

En 1454 li translokiĝis kun sia frato Egas Cueman por realifi la verkon de la seĝaro de la Katedralo de Kvenko, kaj oni kredas ke li ankaŭ reformis la absidon de la templo imitante la modelon toledan. EStas lia verko ankaŭ la kapelo de ordenestro Pedro Girón.

Plej verŝajne en 1456 li desegnis la skizon de la Kastelo de Belmonte en Kvenko por don Juan Pacheco. Temas pri kastelo unika en en sia ĝenro laŭ la ekstera aspekto, kun naŭ muregeroj kaj ses turegoj kiuj el aero impresias kiel tenajloj.

En 1465 aperas en Cuéllar kun sia filo Hanequin de Cuéllar por fari la verkoj de renovigo kaj ampleksigo de la kastelo, posedo de Beltrán de la Cueva, unua duko de Alburquerque, kiu estis ekposedinta la vilaĝon antaŭ unu jaro, kaj volis plifortigi la konstriaĵon pro la konstanta reklamado kiun la princino Isabel faris pri la posedrajto de Cuéllar. Por tio oni konstruis barbakanon kiu ĉirkaŭas la konstruaĵon, kaj ampleksigis la ĉefkorton.

Bibliografio redakti