Barbakano estas fortikigita antaŭita konstruaĵopordego, kiel ekstera defendaĵo de urbokastelo, aŭ ankoraŭ ajna turo situanta super pordego aŭ ponto, kiu estis uzita por defendaj celoj.

La barbakano de Krakovo
La barbakano de la Blanka turo en Nurembergo (rekonstruaĵo)
Desegno de barbakano (rekonstruaĵo)

Priskribo redakti

Kutime barbakanoj estis lokitaj ekster la ĉefa linio de defendaĵoj kaj konektitaj al la urbomuregoj per vojo ĉirkaŭita de muregoj kaj nomita la kolo. En la 15a jarcento, pro la plibonigo en sieĝotaktiko kaj artilerio, barbakanoj perdis sian intereson. Tamen, pluraj barbakanoj estis konstruitaj eĉ dum la 16a jarcento.

Fortikigitaj aŭ falsaj fortikigitaj pordodomoj restis distingilo de ambicia francaj kaj anglaj loĝdomaj en la 17-a jarcento.

Fortikaĵoj en Orienta Azio ankaŭ prezentis similajn strukturojn. Aparte, pordegoj en la ĉinaj urbomuroj estis ofte protektitaj de plia "arkpafadoturo" antaŭ la ĉefa pordodomo, kun la du turoj ligitaj per muroj etendante ekster la ĉefa fortikaĵo. Kreante tiel nomitajn "bokalajn murojn", tia sistemo estas ofte referanta kiel barbican en la angla lingvo.

Etimologio redakti

La vorto originas el la latina lingvo barbecana, signifante "ekstera fortifikaĵo de urbo aŭ kastelo", kun kognoj en la latinidaj lingvoj, finfine derivante de araba lingvo barbakhpersa lingvo ب خانه bab-e-khaneh "pordo- domo" kaj "turigita pordovojo"[1], aŭ el la mezepoka angla burgh-kenning[2].

Laŭ Francisko Azorín barbakano estas Fortigita teraso antaŭ urba, ponta, kastela enirpordo.[3] Kaj li indikas etimologion el kelta bar bak (antaŭ baro) aŭ araba barbak klanch.[4]

Referencoj redakti

  1. [1] Reta etimologio de barbican (angle)
  2. Etimologio sugestita de Sir Henry Spelman en la 1640-aj jaroj; li klarigis la terminon per kombinaĵo de burgh signifanta "turon", kaj ken signifanta "vido" aŭ "spekto".
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 32.
  4. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Barbican en la angla Vikipedio.