Hang (muziko)

tipo de muzikilo

Hango (de la germana 'Hand' aŭ Hang en la loka svisgermana dialekto de Bern), ankaŭ nomata pantamhandpan, estas muzikinstrumento, kreita de svisa paro Felix Rohner kaj Sabina Schärer en Bern[1] kaj bazita sur la fizikaj ecoj de la trinidada ŝtaltamburo, barata gatamo , tajlanda gongo kaj indonezia gamelano ktp.[2] Ĝi situas en la idiofona klaso. La instrumento havas diametron de 53 cm, altecon de 24 cm kaj pezas preskaŭ kvar kilogramojn.

Hang estas kompakta instrumento facile kunportebla.

Hodiaŭ pli ol 300 konstruistoj eniris en la merkaton kaj ofertas hang-instrumentojn, kiuj multe varias laŭ materialo, konstruteknikoj, formo, sono kaj kvalito[3][4].

Terminologio redakti

La hango estas foje nomata hang tamburo, sed estas malĝusta nomi ĝin tiel[5].

Post kiam PANArt registris la nomon "Hang" kiel varmarko por siaj muzikaj instrumentoj ekestis en la reto forumo kiu nomiĝis handpan.org kaj ekde tiam handpan fariĝis necesa kaj universale komprenita esprimo[6]. La termino pan estas uzata por la nacia kulturo de la ŝtalaj orkestroj en Trinidado kaj Tobago. Handpan fariĝis kutima esprimo inter tiuj, kiuj interesiĝas pri tiaj instrumentoj kaj pri popola kulturo[7][8].

Alternativa termino uzita de iuj konstruantoj kaj ludantoj estas pantam[9]. Oni diras, ke ĝi estas kombinaĵo de la vortoj Pan kaj Gatamo, du instrumentoj kiuj influis la kreadon de la Hang.  Origine ĉi tiu termino estis alternativa nomo por la Hang en Israelo.

Rav redakti

Rilata instrumento estas Rav, inventita de rusa inĝeniero, Andrej Remjanikov en 2013. Ĝi estas inspirita de hango, multe pli malmultekostas, kaj lerni ludi sur ĝi estas multe pli facile ol sur hango. Evidentiĝis ke Rav estas neimitebla inter aliaj similaj instrumentoj. Rav havas hipnotan, trankvilan, meditan, misteran sonon[10].

Eksteraj ligiloj redakti

Filmeto en kiu iranaj muzikistoj ludas la instrumenton hang.

Filmeto kun hangmuziko fare de NikMartken

Filmeto kun la esperantistino Clarissa Sabatini ludanta hangon

(angla) Filmeto kun komparo inter Hang (Handpan) kaj Rav

Referencoj redakti

  1. PANArt Hang Booklet 2008 p. 8
  2. (en) "The History of pantams Arkivigite je 2020-08-15 per la retarkivo Wayback Machine", Paniverse- World of handpans, la 27-an de aprilo 2017.
  3. (en) Handpanmakers around the world
  4. (en) Handpans - brands and makers Arkivigite je 2021-04-19 per la retarkivo Wayback Machine, Paniverse - World of handpans
  5. Letter from the Hangbauhaus November 2009
  6. (en) WIPO Global Brand Database. International Registration Number 969295
  7. (en) "What is a handpan?". Hangforum.com.
  8. (en) "The Handpan Podcast", Thehandpanpodcast.com.
  9. (de) Das Hanglexikon: Pantam
  10. (en) Learn Rav in 5 Minutes! Quick tutorial for Beginners Rav Vast / Drum