Haugaland

tradicia distrikto de Norvegio

Haugaland (specifa formo: Haugalandet) estas tradicia distrikto en la kantono Rogaland, Norvegio. La aliaj estas Dalane, Jæren kaj Ryfylke. Temas pri geografia areo en okcidenta Norvegio, nomata "Vestlandet", kiu kovras la nordajn partojn de la provinco Rogaland kaj la sudan provincon Vestland. Haugaland konsistas el la 9 komunumoj Bokn, Etne, Haugesund, Karmøy, Sauda, Sveio, Tysvær, Utsira kaj Vindafjord. Etne kaj Sveio estas en la provinco Vestland, la aliaj 7 komunumoj estas en la provinco Rogaland. La suma loĝantaro de la tradicia distrikto Haugaland en 2006 estis 96 423 loĝantoj.

Utsira estas la plej malgranda komunumo de Norvegio

Haugaland estas unu el 15 distriktoj kiuj kune konsistigas la "Vestlandet" parton de la lando.

Retaj ligiloj

redakti