Hawthorne (Kalifornio)

urbo en Kalifornio, Usono

Hawthorne estas urbo en la sudo de distrikto (kantono) Los-Anĝeleso en Kalifornio (Usono). Je la censo de 2010 ĝi havis 84 293 loĝantojn.

Hawthorne
urbo de Usono

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Usono
Ŝtato Kalifornio
Kantono Los-Anĝeleso
Poŝtkodo 90250, 90251
Telefonkodo 310/424
Kodo laŭ FIPS 06-32548
Retpaĝaro http://www.cityofhawthorne.com/
Demografio
Loĝantaro 88 083  (2020) [+]
Loĝdenso 5 582 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 33°55′2″N 118°20′55″U  /  33.91722°N, 118.34861°U / 33.91722; -118.34861 (Hawthorne (Kalifornio)) (mapo) Koordinatoj: 33°55′2″N 118°20′55″U  /  33.91722°N, 118.34861°U / 33.91722; -118.34861 (Hawthorne (Kalifornio)) (mapo)
Alto 22 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 15 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono PST (UTC-8)
Hawthorne (Usono)
Hawthorne (Usono)
DEC
Hawthorne
Hawthorne
Situo de Hawthorne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hawthorne, California [+]
vdr

Hawthorne ricevis la rangon de urbo en 1922.

Ĝi situas 8 km sude de la internacia flughaveno Los-Anĝeleso kaj havas ankaŭ propran flughavenon (Hawthorne Municipal Airport, IATA-kodo HHR). Krome la kosmoteknologia firmao SpaceX havas sian ĉefsidejon en Hawthorne.

Klimato redakti

Hawthorne ĝuas la mildan, preskaŭ ĉiam agrablan klimaton de suda Kalifornio. Ekstremaj temperaturoj registritaj estis 44 °C en 1961 kaj −9 °C en 1963. Kiel ofte en la norda duonsfero la plej varma monato estas aŭgusto kaj la plej malvarma januaro. Pluvo estas precipe inter novembro kaj marto, kun maksimumo en februaro; la mezuma jara pluvkvanto estas ĉ. 40 cm.

Je la 6-a de novembro 1966 la unua dokumentita tornado frapis la urbon.

Konataj anoj redakti

Ceteraĵoj redakti

Hawthorne estas konata pro tio, ke en la 1930-aj jaroj ĝi metis ĉe la enirejoj al la urbo ŝildojn kun la teksto "Nigger, Don't Let The Sun Set On YOU In Hawthorne" ("nigrulo, ne estu en Hawthorne post sunsubiro" aŭ "ne restu pli ol unu tagon en H.")[2]. El tiu frazo ekestis la usona esprimo "sundown town" (sun-subira urbo) por nomi urbon, kiu ne toleras ne-blankajn urbanojn.

Referencoj kaj fontoj redakti

  1. esperiencefestival.com, legita je 2011-01-12 angle
  2. James W. Loewen, Darkness on the Edge of Town, Washington Post, 2005-10-23, legita je 2011-01-12 angle