Hayrettin Karaca

turka entreprenisto kaj mediprotekta aktivulo

Hayrettin Karaca - naskiĝis la 4-an de aprilo 1922 en Bandırma, mortis 97-jara la 20-an de januaro 2020 en Istanbulo - estis entreprenisto kaj mediprotekta aktivulo en Turkio. En 2012 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Hayrettin Karaca
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1922 (1922-04-04)
en Bandırma
Morto 20-an de januaro 2020 (2020-01-20) (97-jaraĝa)
en Istanbulo
Tombo martira tombejo de Edirnekapı
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Okupo
Okupo entreprenisto • mediprotektulo
vdr