Hazel de Souza Francisco

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hazel de SOUZA FRANCISCO [fran'sisko] aŭ Hazel de SÃO FRANCISCO, laŭ ŝia artistnomo, naskiĝis en Bauru la 15-an de majo 1939. Ŝi estas brazila instruistino, orgenistino, plastika artistino, poetino kaj hajkistino. Nuntempe ŝi loĝas en la ĉefurbo San-Paŭlo.

Hazel de Souza Francisco
Persona informo
vdr

Ŝi partoprenis en diversaj beletraj antologioj, vidartaj konkursoj kaj ekspozicioj same kiel en pluraj antologioj de hajkoj. Du el ŝiaj verkoj pri hajkoj estis tradukitaj al Esperanto: Flugoj al Vento (Voos ao Vento) kaj Sezonvojoj (Caminhos das Estações) - ĉi lasta kun la partopreno de pliaj tri hajkistoj.

Ŝi estas ano de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) ekde 1986 kaj ofte ĉeestas ties kulturajn aranĝojn kaj kunvenojn.

Libroj eldonitaj redakti

  • Palavra de Mulher (Parolo de Virino) - memeldono, 2000;
  • Haicai-retratos (Hajkoj-portretoj) - eld. Litteris, 2001;
  • Montanha Sagrada (Sankta Monto) - eld. Oportuno, 2001;
  • Voos ao Vento (Flugoj al Vento) - eld. Oportuno, 2003;
  • Profetas do Adro (Profetoj de la preĝeja korto) - eld. Oportuno, 2004;
  • Sol Poente (Sunsubiro) - eld. Oportuno, 2005;
  • Noel, um conto de Natal (Noel, ia kristnaska rakonto) - memeldono, 2005;
  • Sezonvojoj (Caminhos das Estações) - eld. Oportuno, 2005;
  • Na trilha do Haicai (Laŭ la hajko-pado) - eld. Lume, 2008;
  • Haicais Maturidade (Hajkoj Matureco) - eld. Oportuno, 2008;
  • O Caminheiro (La Piediranto) - memeldono, 2009.

Aliaj publikaĵoj redakti

  • Colcha de retalhos (Peckudrita peplomo) - eld. Quártica, 2009;
  • Janela de Sempre (Ĉiama fenestro) - Real Academia de Letras, 2010;
  • Aurora (Aŭroro) - ABEPL: Academia Luso-Brasileira de Letras (RS), 2010;
  • TAO poemas (TAO poemoj) - ABEPL: Academia Luso-Brasileira de Letras (RS), 2011;
  • Folhas caídas (Falintaj folioj) - Real Academia de Letras, 2016;
  • Retratos da Vida (Vivo-portreto) - Real Academia de Letras, 2017;
  • Século XXI (Dudekunua jarcento) - Real Academia de Letras, 2018;
  • Lyra de Bronze (Liro el Bronzo) - Real Academia de Letras, 2020.