Hedera orobanko (Orobanche hederae Duby, 1828) estas planto el la familio Orobankacoj kaj genro Orobanko, kiu parazitas hederon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hedera orobanko
Orobanche hederae
Orobanche hederae
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Verdukotiledonoj Eudicots
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Orobankacoj Orobanchaceae
Genro: Orobanko Orobanche
L.
Specio: Orobanche hederae, Duby, 1828
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Tiu ĉi planto altas je 15 ĝis 40 – 50 cm. La tigo cilindroforma (iom anguleta) rektas (sen disbranĉiĝo) kaj plilarĝas ĉe la bazo. La folioj reduktiĝas al skvamoj triangule lancformaj longaj je 13 – 20 mm, larĝaj je 4 – 6 mm. La infloresko havas formon de spiko kun brakteoj triangule lancformaj. La spiko longas je 14 – 18 cm kaj larĝas je 2 – 2,5 cm. La floroj, kiuj longas je 10 – 20 mm, estas dulipaj kun kvinparta korolo kaj suba brakteo. La petala tubo flavetas kun iom da violkoloro. La florado okazas de aprilo ĝis junio.

Por ĝermi la semoj bezonas la radikojn de hedero, aliokaze la juna planto rapide degeneras.

Kreskloko redakti

Ĝi kreskas en granda parto de Eŭropo krom oriente de la kontinento kaj Skandinavio. Oni trovas ĝin ankaŭ en Anatolio, Transkaŭkazio kaj Magrebo.

Pro sia necesa ligo al hedero ĝi aperas en parkoj, ĝardenoj, sportaj terenoj, kaj veprejoj, en grundo kalka sed ankaŭ silica, meze malseka. Ĝin oni renkontas ekde la mara nivelo ĝis alteco de ĉirkaŭ 800 m.