Heinrich ALBERT (naskiĝinta la 8-an de julio 1604 en Bad Lobenstein, mortinta la 6-an de oktobro 1651 en Kenigsbergo) estis germana kantokomponisto kaj poeto.

Heinrich Albert
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1604 (1604-07-08)
en Bad Lobenstein
Morto 6-an de oktobro 1651 (1651-10-06) (47-jaraĝa)
en Kenigsbergo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo komponisto • poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de la supera oficisto Johann Albert kaj de la filono de urbestro Bieger el Gera frekventis la gimnazion de Gera. Ekde 1622 li instruitis de Heinrich Schütz en komponado antaŭ ol studi jursciencon ekde 1623 en Lepsiko. En 1626 Albert venis Kenigsbergon kiun li forlasis post nur unu jaro por pluiri Varsovion. En 1628 post diversaj sortobatoj li revenis al Kenigsbergo. En decembro 1630 oni ofertis al li provizore kaj ekde la 1.4.1631 daŭre la postenon de katedralorgenisto.

Sub Johann Stobäus li reekigis la muzikajn studoj. Kune kun Schütz li estis en 1634 en Kopenhago. La konekso al la Universitato de Königsberg estis intima kaj li verkis por ĝi laŭordone festokantatojn.

Sub la pseŭdonimo Damon li membris ĉe la kenigsberga poeta rondo Kürbishütte - kiel ankaŭ Simon Dach, Robert Roberthin, Johann Peter Titz kaj aliaj. Liaj poemoj kaj komponaĵoj kolektitis ĉe Arien oder Melodeyen... (ok partoj; Kenigsbergo 1638–50) kaj en la kantara sinsekvo Musikalische Kürbis-Hütte.. (1641), kie "tre moveme kiel vorte tiel sone estu prezentata la homa kadukemo kaj vaniteco.

En 1639 li nuptis Elisabeth Starck.

Graveco redakti

Albert furoris per siaj unuvoĉaj arioj kun instrumenta akompano. Danke al la - kvazaŭ perfekta - transpreno de la itala monodio kun generalbasa akompano je germana muziko li fakte iĝis kreanto de la nova germana kanto. Senta varmeco kaj natureco plaĉa karakterizas simplajn melodiojn liajn. Inverse lirikaĵoj liaj, sen vera maturiĝo forma, briletas per modesteco kaj travivoforto.

Albert ankaŭ muzikigis multajn verkojn de kenigsbergaj kolegoj. Kelkaj kreitaĵoj liaj iĝis evangeliaj ekleziaj kantoj. La muziko por la operoj Cleomedes (1635) kaj Prussiarchus (1645), kun libreto de Dach, bedaŭrinde perdiĝis.

Literaturo redakti

  • Gedichte des Königsberger Dichterkreises aus Heinrich Alberts 'Arien' und 'Musikal. Kürbishütte', eldonis L. H. Fischer, 1883
  • J. Bolte: "Nachträge zu Alberts und Dachs Gedichten", ĉe: Altpreuß. Mschr., vol. 23, 1886, p. 435 ss.;
  • L. H. Fischer: "Nachlese zu Heinrich Alberts Gedichten", ĉe: Altpreuß. Mschr., vol. 23, 1886, p. 458 ss.
  • L. H. Fischer: "Fremde Melodien in Heinrich Alberts Arien", ĉe: Vierteljahresschrift fur Musikwissenschaft, vol. 2, 1886, p. 467 ss.
  • H. J. Moser: "Ännchen von Tharau", ĉe: Die Musik, Bd. 26, 1934, p. 490 ss.
  • K. Rattay: "H. Albert und seine 'Arien' von 1638", ĉe: Ostdt. Mhh. 19, 1938, p. 487 ss.

Fonto redakti

Dadelsen, Georg von, "Albert, Heinrich" ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 138-139 (tie ĉi interrete)