Heinrich August Schwabe

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Heinrich (Henry) August SCHWABE (naskiĝinta la 22-an de februaro 1843 en Oberweißbach, mortinta la 9-an de februaro 1916 en Maplewood/ Nov-Ĵerzejo) estis germana-usona pentristo kaj instruisto. Li famiĝis pro vitropentraĵoj, belaj portretoj kaj ĝenropentraĵoj temigantaj ĉiutaĝaĵojn kaj laborantajn homojn.

Armeanoj dum persekutato

Vivo redakti

Schwabe trejniĝis en Kolonjo, Stuttgart, Munkeno (portreta skolo!), Parizo kaj Novjorko. Al Usono li venis en 1871 kie li vivis i.a. en Philadelphia, PA (1884 kaj 1888), New York, NY (1887), Newark, NJ (ĉ. ekde 1890) kaj Maplewood NJ (ĝismorte). Unu lia instruisto estis William Merritt Chase, unu lia disĉiploj estis Charles Schreyvogel. En la aĝo de 18 jaroj li iĝis vitra dezajnisto kaj pentristo en Stuttgart. En Usono li pentris multajn vitralojn kirkajn. Li mem instrusitis en Newark ĉe Newark Sketch Club kaj The Artist's Club. Li estis la unua prezidanto de Newark Art League, fondinto de Graphic Art League kaj ano de National Fine Arts Society; por ĉi-lasta li okazigis faman ekspozicion en la 15.10.1906.

Lia edzino estis la artistino Edith Aurelia Schwabe (fraŭline: Fisher; 1862-1922), kun kiu li havis du filojn (Paul, Ervin - ankaŭ artisto li) kaj filinon nomita Betty.

Verkoj (elekto) redakti

 
Portreto de Charles Schreyvogel, disĉiplo de H. A. Schwabe
  • The cowboy, 1908.
  • Forty-niner, 1906.
  • Carriage driver, 1903.
  • Water color study, ĉ. 1898.
  • Judith, ĉ. 1898.
  • Peeling apples, ĉ. 1898.
  • A cobbler, ĉ. 1898.
  • Our president, ĉ. 1898.
  • Under the cherry trees, ĉ. 1898.
  • An Italian woman, ĉ. 1898.
  • Water color study, ĉ. 1898.
  • Munich, study ĉ. 1898.
  • Winter of life, ĉ. 1898.
  • Sonnenuntergang, ĉ. 1895.
  • Des Abends, ĉ. 1895.
  • In the studio, a sketch, ĉ. 1895.
  • Sklavin, ĉ. 1895.
  • The close of day, ĉ. 1895.
  • Portrait, ĉ. 1895.
  • Study of a boy’s head, ĉ. 1888.
  • Conveying hope, ĉ. 1888.
  • Second street market house (akvofarbo), ĉ. 1887.
  • Portrait, ĉ. 1887.
  • Dumping grounds at evening, ĉ. 1884.
  • Portrait of the artist’s mother, ĉ. 1884.
  • Portrait of the artist’s father, ĉ. 1884.

Ekspozicioj redakti

  • 1957 Newark Museum Newark NJ “Early New Jersey artists: 18th and 19th centuries”, marto ĝis majo
  • 1898 Newark Sketch Club Newark NJ “Sixth annual exhibition”
  • 1895 Newark Sketch Club Newark NJ “Fourth annual winter exhibition pictures”
  • 1888 Pennsylvania Academy of the Fine Arts Philadelphia PA “58th annual exhibition”, februaro ĝis marto
  • 1887 Pennsylvania Academy of the Fine Arts Pennsylvania PA “57th annual exhibition”, marto ĝis aprilo
  • 1884 Pennsylvania Academy of the Fine Arts Philadelphia PA “55th annual exhibition”, oktobro ĝis decembro

Fonto redakti