Heinrich Friedrich Schütz

Heinrich Friedrich SCHÜTZ (naskiĝinta en 1779, mortinta en 1829 en Bad Berka) estis germana pedagogo, muzikisto kaj kuracbanejinspektisto.

Heinrich Friedrich Schütz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1778 (1778-11-30)
Morto 30-an de novembro 1828 (1828-11-30) (50-jaraĝa)
en Bad Berka
Okupo
Okupo pedagogomuzikisto
vdr
Monumento en la kuracbanĝardenoj, Bad Berka

Li estis, kune kun Ludwig Geist (sekretario de Goethe; filo de korbfaristo), inter la unuaj kiuj ekkonis la sanigpovon de la (sulfuraj) fontoj de Berka. Tial li havis aŭdiencon ĉe la kortego de Vajmaro en la 8.12.1811. Li sukcesis konvinki granddukon Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) pri projekto sia. Post du jaroj da intensaj antaŭlaboroj deciditis per dekreto grandduka la starigo de kuracbano en Bad Berka.[1] Tio kreis ankaŭ multajn novajn enspezfontojn en ĝis tiam ĉefe agrikulturen orientita regiono. Johann Wolfgang von Goethe ne ekde la komenco ĉi prie ardis. Goethe venis kun sia filo August en la 30.12.1812 al Berka por mem provi la senchavon de kuracbanejmalfermiĝo: laŭdire li post tio malporis. Tamen la projekto ekis en 1813, kaj fakte la banejo baldaŭ finance maleklukris.

[2] En la nuna Goethe-domo troviĝis orgenista lernejo: ĝi dum pli ol du jarcentoj estis porknabina lernejo kaj loĝejo de la instruisto. Inter 1799 kaj 1829 loĝis kaj laboris ĉi tie Schütz.

En la kuracbanparko de Bad Berka starigitis monumento por li. Krome li ankaŭ ege engaĝiĝis en la instalo de la belega Goethe-puto en Bad Berka kiu estas tie, kie la unua fonto Stahlquelle ekspluatitis.

Notoj redakti