Heinrich Hardtmuth

Heinrich Theodor Ludwig HARDTMUTH (naskiĝinta en 1847, mortinta la 12-an de decembro 1884 en Vajmaro)[1] estis germana fotisto kaj elektroteknikisto.

Heinrich Hardtmuth
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1846 (1846-11-30)
Morto 12-an de decembro 1884 (1884-12-12) (38-jaraĝa)
vdr

Vivo redakti

Estante filo de la vienano kaj Vajmare aktiva fabrikestro Ludwig Hardtmuth (1800-1861) li aperis fotiste unuafoje en la 28.3.1871. Tamen hodiaŭ li ŝajne estas forgesita.[2] Nur malmultaj liaj verkoj konserviĝis originante certe el lia ateliero de ĉe strato Schillerstraße nr 16. Lia ateliera helpanto (ekde 1872) kaj kolego estis Karl Schwier.[3][4]

Inter la vajmaraj fotografiaj pioniroj restis publike tamen nur la memoro pri Louis Held! La generatoro de Hardtmuth ĉe Schiller-strato nr 14 ankaŭ liveris kurenton por la Kortega teatro, do temis pri la unua privata kurentofertanto en Vajmaro (ekde 1885). Kaj fakte tiam en la adresaro figuris sub la rubriko de elektroteknikistoj nur lia entrepreno.[5] Pri elektra tekniko li okupiĝis simple ankaŭ pro la malbonaj laborkondiĉoj de manko de lumo, afero malfaciliganta la laboron por fotistoj ekz. por produkti bildojn el vitraj negativoj.

Sekve post lia morto transprenis la generatoron la teatrejo. La unua persono kiu tenadis pli grandan generatoron estis la horloĝisto Hermann Grosch.[6]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. https://www.ancestry.com/genealogy/records/heinrich-theodor-ludwig-hardtmuth-24-vphc31
  2. "Heinrich Hardtmuth, Fotograf in Weimar, cdv, Mosaik einer unbekannten achtköpfigen Familie"
  3. Axel Stefek: Schüler von Hermann Wilhelm Vogel, Bildchronist des Krieges in Frankreich. Die Lehrzeit des Fotografen Karl Schwier (1842–1920) und sein „WARTBURG-ALBUM“ von 1872, ĉe: Weimar – Jena: Die große Stadt 6/3 (2013), p. 175–204.. Arkivita el la originalo je 2022-05-23. Alirita 2022-06-12.
  4. Alf Rößner: Karl Schwier. Ein bedeutender Bildchronist Weimars. Ĉe: Von Akzidenzen, Büchern und Zeitungen. 150 Jahre Weimarer Druckgeschichte 1854–2004. Pavillon-Presse, Weimar 2004, p. 20-21
  5. adresaro Weimarer Adreßbuch von 1885, p. 145.
  6. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (=Energiegeschichte der Stadt Weimar, 1), Weimar 2016, S. 215 ss.