Hermann GROSCH (naskiĝinta la 20-an de junio 1844 en Vajmaro; mortodato nekonata) estis kortega horloĝisto en Vajmaro, Germanujo, kaj ekde 1886 la unua funkciigisto de firmao por produktado de elektra energio.

Hermann Grosch
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1844 (1844-06-20) (179-jaraĝa)
en Vajmaro
vdr

Vivo redakti

La filo de lignotornisto kaj produktanto de lampoj lernis la horloĝfaradon en Vajmaro ĉe sia onklo. Liaj jaroj da vojaĝo kondukis lin al Francio, Hispanio kaj Anglio. Reveninte li vizitis ankoraŭ la Nigran Arbaron kaj Svislandon antaŭ ol reiri al Anglio kaj Hispanio. En 1864 Hermann Grosch definitive revenis al sia patrujo por transpreni la atelieron de sia onklo. En 1879 li publikigis manlibron Handbuch des Uhrmachers kiu estis tre aprezita en fakaj rondoj tiutempe. Dum sia kreiva periodo, li konservis kontaktojn hejme kaj eksterlande kun ĉiuj elstaraj majstroj de sia metio de siaj jaroj da vojaĝado, kiel ekzemple kun Claudius Saunier, kun kiu li konservis viglajn rilatojn.

Li ne estis la unua elektroinĝeniero en Vajmaro. La fotisto Heinrich Hardtmuth, kiu havis sian dinamomaŝinon ĉe Schiller-strato nr 14, estis pli en la spirito de tinkeristo. Hardtmuth estis la unua metiisto se temas oferti publikajn servojn sur tiu nova kampo en Vajmaro. La unua grava kliento estis sendube la Kortega teatro vajmara kiu bezonis elektran energion ĉefe por lumigado. Ĉiukaze, la kortega teatro estis la unua publika konstruaĵo en Vajmaro estinte provizita per elektro. Hardtmuth mortis en la 1880-aj jaroj. Hermann Grosch zorgis ke elektroproduktado neniam plu malaperu el la ekonomia vivo de la urbo. Grosch havis sian firmaon ĉe Kauf-strato nr 13, poste ĉe Karls-placo nr 5. Aldone al sia kernkomerco (poŝhorloĝoj), en la fruaj 1890-aj jaroj Grosch ankaŭ ofertis gamon da kontrolhorloĝoj kaj turhorloĝojn same kiel telefonajn kaj telegrafajn sistemojn. Ne forgesotas liaj elektraj horloĝoj kaj lampoj.[1] En la kortega teatro, kiu estis remalfermita en 1908, Grosch instalis la fulmkonduktilan sistemon.[2]

Grosch estis kunfondinto de la Centra asocio de germanaj horloĝistoj (Zentralverband der Deutschen Uhrmacher e.V.), la Turingia horloĝista asocio kaj la Asocio de horloĝistoj en Vajmaro. De 1874 ĝis 1879 li estis prezidanto de la pormetiista unuiĝo kaj de 1884 li eĉ urba delegito en Vajmaro.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (=Energiegeschichte der Stadt Weimar. Volumo 1). Weimar 2016 , p. 215 ss.
  2. Max Littmann: Das Großherzogliche Hoftheater in Weimar: Denkschrift zur Feier der Eröffnung, L. Werner Architekturbuchhandlung, München 1908, p. 48