Heinrich Rückert

germana historiisto

Heinrich RÜCKERT (naskiĝinta la 14-an de februaro 1823 en Koburgo, mortinta la 11-an de septembro 1875 en Vroclavo) estis germana historiografo kaj germanisto. Lia patro li estis la verkisto kaj tradukisto Friedrich Rückert.

Heinrich Rückert
Persona informo
Heinrich Rückert
Naskiĝo 14-an de februaro 1823 (1823-02-14)
en Coburg
Morto 11-an de septembro 1875 (1875-09-11) (52-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Friedrich Rückert Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
arkeologo
verkisto
universitata instruisto
germanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Historio, Mezepoko, germanistiko kaj germana lingvo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post studo de klasika filologio li habilitiĝis en 1845 ĉe la universitato de Jena pri historio kaj germanaj antikvaĵoj. Tie estis kun aliaj fondinto de la Societo pri Turingia Historio. En 1852 Rückert farigis profesoro Vroclave.

Verkis li: »Annalen der deutschen Geschichte« (Leipzig 1850); »Geschichte des Mittelalters« (Stuttgart 1853); »Geschichte der Neuzeit« (Stuttgart 1854); »Allgemeine Weltgeschichte« (kun Alexander Flegler, Stuttgart 1861); »Lehrbuch der Weltgeschichte in organischer Darstellung« (Leipzig 1857); »Kulturgeschichte des deutschen Volkes in der Zeit des Übergangs aus dem Heidentum in das Christentum« (Leipzig 1853–54).

Krome eldonis li tekstojn de la malnova germana literaturo, ekz.: »Leben des heiligen Ludwig, Landgrafen von Thüringen« (Leipzig 1851), »Der welsche Gast des Thomasin von Zirclaria« (Quedlinburg 1852), »Marienleben des Bruders Philipp vom Kartäuserorden« (Quedlinburg 1853), »Lohengrin« (Quedlinburg 1858), »König Rother« (Leipzig 1874), »Heliand« (Leipzig 1876). Verkis li ankaŭ la historion filologian schrieb »Geschichte der neuhochdeutschen Schriftsprache« (Leipzig 1875).

Eldonis Paul Pietsch el liaj postlasitaĵoj »Entwurf einer systematischen Darstellung der schlesischen Mundart im Mittelalter« (Paderborn 1878). Etajn eseojn kolektis kaj prezentis Alexander Reifferscheid (Weimar 1877).

  • "Rückert" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, Leipzig 1909, volumo 17, p. 222

Eksteraj ligiloj

redakti