Heinz Friedrich Wendt

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Heinz Friedrich WENDT (naskiĝinta en 1914 en Berlino, mortinta en 2006) estis germana lingvoscienculo kaj redaktoro en granda lingvolibra eldonejo.

Heinz Friedrich Wendt
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1913 (1913-11-30)
en Berlino
Morto 30-an de novembro 2005 (2005-11-30) (92-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo filologo vd
Laborkampo filologio • German philology vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sidejo de la eldonejo ĝis 2005 en Berlin-Schöneberg; hodiaŭ komplekso servanta al diversaj agentejoj komercaj.
Belega nederlanda eldono de lernolibro laŭ la metodo Toussaint-Langenscheidt, antaŭ 1925.

Vivo redakti

Estante filo de la sukcesa komerca reprezentanto Ferdinand Wendt (1883-1971) li jam kiel junulo entuziasmiĝis pri elektrotekniko kaj lingvoj.

Post la abiturienta ekzameno kun bonegaj notoj en 1934, li faris trejnadon kiel bankisto. Li rifuzis studi ĉefe pro la politika interplektiĝo de la altlernejoj kaj preferis memlernadon.

Dum la Internacia Ekspozicio de 1937 en Parizo, kiun li vizitis kun sia patrino Anna (1887-1975), li konsideritis franco pro siaj perfektaj lingvokonoj.

Somere de 1938 li estis dungita fare de la Ministerio pri aviado kiel tradukisto. Dum la Dua Mondmilito li tradukadis, sekrete aŭskultadis kaj interpretadis fremdlingvajn mesaĝojn kiel kunlaboranto de la kontraŭspionada organizo. Tiamaniere li evitis militan servon kiel soldato.

En majo 1945 li iĝis interpretisto de la Soveta armeo sed ne akceptis oferton de granda loĝejo kaj pluan dungadon post ekscio pri minacanta dividiĝo de la urbo Berlino.

La sekvantajn jarojn li laboris sen laborkontraktoj je longa daŭro i.e. ĉe popolaltlernejoj kaj kiel ĵurnalisto.

Langenscheidt-kariero redakti

Bonege salajrotan laboroferton de la firmao Krupp en 1955 li malpreferis kontraŭ laboro kiel eldoneja redaktoro ĉe la eldonejo Langenscheidt. Tie li ekdeĵoris en 1956 kaj gvidis la kontrolon pri lernolibroj por fremdaj lingvoj (krom de la angla kaj de la latinidaj lingvoj) dum jardekoj.

Li kontrol-legis multajn librojn sed verkis ankaŭ mem altkvalitajn librojn, kiuj konsideratas hodiaŭ klasikaĵoj (ekz. por la lingvoj turka kaj novgreka). Grandan kaj eĉ pioniran talenton li montris en la ege komplika kompilado de tekstaj korpusoj por la kreo de altkvalitaj vortaroj.

Verkoj (elekto) redakti

  • Sprachen (=Fischer-Lexikon Band 25), Fischer-Bücherei, Frankfurt am Main 1961: malenuiga popolklerigada libro pri lingvoj, kun multaj represoj kaj reeldonoj poste.
  • Langenscheidts Praktisches Lehrbuch Türkisch, Berlin 1972, ISBN 3468263708
  • Langenscheidts Praktisches Lehrbuch Neugriechisch. Ein Standardwerk für Anfänger, Berlin 1965 (represita sen ŝanĝoj ĝis 2006!).
  • Langenscheidt Taschenwörterbuch Griechisch, Berlin 1999/2004, ISBN 3468112130

Eksteraj ligiloj redakti