Helioskopo
Helioskopo estas teleskopo speciale aranĝita por observi la sunon. La funkcia principo fontas de la germana-angla astronomo Wilhelm Herschel, post translokiĝo al Anglio nomata William Herschel.
La mekanismo uzas la reflekton kaj refrakton de lumo. Per 45-grada poziciigo de la unua vitra surfaco, nur proksimume 4 procentaĵoj de la suna lumo reflektiĝas al la okulo de la homa observanto, tiel ke la observado ne ĝeniĝas pro tro granda lumkvanto. La ekzakta procentaĵo dependas de la refrakta indico.