Helpo-servo de UEA

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pro la Invado de Rusio en Ukrainion (2022) kaj la amaŝa suferado, kiu tre rapide disvastiĝis en la lando, UEA decidis utiligi sian reton por oferti helpon al la esperantistoj efikataj de la milita krizo.

Konfirmante siajn deklarojn pri solidareco al ĉiuj, kiuj suferas pro la plago de milito, UEA, subtene de ILEI, kaj de la junulara sekcio TEJO unuiĝis por starigo de helpo-servo responde al tiuj kondamnataj militaj agresoj, kun serioza atento al tio, ke la UEA-reto enhavas la partoprenon de pli ol 240 kontaktoj en Ukrainio.

La komuna servo de UEA klopodas pripensi, kunordigi kaj efektivigi strategiojn por helpi homojn, precipe esperantistojn kaj ties familianojn. La servo havas kiel principajn celojn:

  • Esti centra ejo por akcepti kaj ligi la diversajn helpajn emojn kaj eblecojn en la Esperanto-komunumo, precipe rilate la koncernan militon;
  • Aktive kontakti esperantistojn en Ukrainio kaj atenti iliajn situaciojn kaj de ties familianoj;
  • Peri sekurajn kontaktojn inter esperantistoj, inkluzive en Ukrainio kaj Rusio;
  • Helpi en la komunikado inter homoj helpo-bezonaj kaj homoj helpo-pretaj, respektante kaj garantiante la privatecon de ambaŭ flankoj ĝis la efektiviĝo de la helpo;
  • Meti rifuĝintojn, precipe pro la milito en Ukrainio, en kontakto kun homoj pretaj loĝigi aliulojn;
  • Varbi donacojn por la konto Espero;
  • Identigi aliajn organizaĵojn kaj iniciatojn kun kiuj eblas kunlabori por similaj celoj;
  • Arigi volontulojn kapablajn paroli diversajn lingvojn por helpi en la komunikado kun ne-Esperanto-parolantaj homoj aŭ kun neesperantistaj helpo-celaj organizaĵoj kaj iniciatoj;
  • Kaj kunlabori kun Landaj Asocioj kaj Sekcioj por la celoj de la helpo-servo.

Funkcio redakti

La helpo-servo funkcias pere de la retadreso helpo-servo@groups.io. Interesatoj helpi en la laborgrupo aŭ informi pri helpo-preteco, ĉu loĝiga, ĉu financa, ĉu alia, povas skribi al tiu adreso. Petoj por la konto Espero por subteno al damaĝitoj en Ukrainio aŭ rifuĝintoj en aliaj landoj, samkiel avertoj pri helpo-bezonaj homoj, precipe esperantistoj kaj ties familianoj, ankaŭ povas esti direktitaj al tiu retadreso.

Tiel same konsiloj pri kunlaboro kun jam ekzistantaj neesperantistaj help-iniciatoj.

Kontakto redakti

  • helpo-servo@groups.io (mesaĝoj restas plene privataj), alternative al UEA-vicprezidanto Fernando Maia jr.