Konto Espero estas donackonto malfermita de UEA por helpi esperantistojn el la tuta mondo kiuj suferas pri la militoj. Estis kreita speciale pri la milito de la eksa Jugoslavio.

Kompreneble en tiu periodo estis ankaŭ memstara helpo de Esperanto-grupoj kaj de individuoj al esperantistoj en la eksa Jugoslavio. Kelkaj eble memoras pri la sendado de kuraciloj netroveblaj en Jugoslavio.[1]

Post la lasta terura tertremo en Nepalo je 2015 estis ankaŭ uzita la Konto Espero de UEA por helpi la viktimojn. [2]

Sekve de la Invado de Rusio en Ukrainion (2022) estis ankaŭ uzita la Konto Espero de UEA por helpi la viktimojn. [3]

Referencoj redakti

  1. Libera Folio pri Agado Espero [1]
  2. Artikolo de la Esperanto-Movado blogo [2]
  3. Gazetara komunikilo de UEA: Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio https://uea.org/gk/1026

Vidu ankaŭ redakti