Helpo:Bildoj kun tradukeblaj tekstoj

Helpo
vdr

Kiel traduki SVG-dosieron redakti

Ĉi tiu paĝo klarigas kiel traduki klarigojn kaj titolojn aperantajn en SVG-dosiero. Vi alvenis ĉi tien verŝajne ĉar iu markis bildon per : {{Translation possible}} Bonvolu noti ke ĉi tiu ŝablono kaj ties ligitaj paĝoj konsistigas ununuran koncepton. Se vi volas demandi aŭ komenti pri tiu temo, bonvolu uzi la diskutpaĝon de la ŝablono komunan al ĉiuj tradukoj.

Kio estas SVG ? redakti

SVG estas grafika dosierformato konstruita el simpla teksta dosiero laŭ baza XML-formato. Sekve la klarigaj teksteroj enestantaj estas facile tradukeblaj. Por pli da informoj pri SVG akj XML, bonvolu sekvi la ligilojn : ekzistas artikoloj en Vikipedio en tre multaj lingvoj pri la temo.

Kiel mi povas redakti SVG-dosierojn ? redakti

Ekzistas simplaj kaj senpagaj iloj, nomitaj Inkscape kaj Sodipodi kiuj proponas malsimilajn interfacojn sed evoluis el komuna bazo. Per tiuj iloj vi povas redakti SVG-dosierojn. Vi nur elŝutu version de la dosiero kiun vi volas redakti kaj malfermu ĝin per Inkscape. Tiam redaktu la teksterojn alklakante ilin per la teksta ilo el la ilbreto. Konservu viajn ŝanĝojn sub nova nomo kaj alŝutu la dosieron en la Vikimedian Komunejon.

Pri nomoj de alŝutotaj dosieroj : kreante SVG-dosierojn por versioj en multaj lingvoj estas oportune konservi ilin aldonante nur sufikson "_eo" (por esperata versio) tuj antaŭ la finaĵo ".svg" (anstataŭ "_xx" por la versio en xx-a lingvo)

Ekzemple ISS_configuration_sep-2006_en.svg. Bonvolu anstataŭigi "en" per via lingvokodo kaj lasi senŝanĝa la ceteron de la dosiernomo. Tiel estos pli facile retrovi ĉiujn tradukojn de la sama origina dosiero.

Sperta redaktado redakti

Anstataŭ uzi Inkscape, vi povas uzi ajnan tekstoredaktilon kapablan malfermi kaj konservi dosieron kun UTF-8-kodado, kaj eltrovi <text>-markilojn. En iuj kazoj povas esti la plej oportuna solvo por spertuloj ĉar korekto de koordinatoj povas esti necesa kaj aliaj pli komplikaj fuŝoj povas difekti la legeblecon de la XML-kodo. Tiaj spertuloj povos ankaŭ ŝanĝi la kodadon de la dosiero kaj ne bezonos uzi UTF-8-kongruajn redaktilojn.

Kial ne uzi ciferojn anstataŭ teksterojn ? redakti

Por bildoj entenantaj malmultajn teksterojn, estas ofte preferinde kaj pli simple prizorgi nur unu dosieron entenatan kelkajn ciferojn kaj tekstertabelon elmontrotan sub la bildo en diversaj lingvoj. Tiukaze ne estas necese redakti la bildojn mem.

Tiu ĉirkaŭvojado, tradukado de la bildoj mem, estis ekita ĉar en multaj bildoj troviĝas tre multaj teksteroj kaj povas esti tedege kaj tre malfacile traserĉi referaĵojn en klarigtabelo el ciferoj kiuj mem estas malfacile troveblaj sur la bildo. Sur iuj bildoj kiaj la antaŭe citita ekzemplo, povas esti tre oportune eluzi la avantaĝojn de SVG-tradukebleco.

Pli poste nova versio de ĉi tiu bildo entenante nur ciferojn estis aldonita tiel ke la klarigoj povu esti aldonitaj en klarigtabelo sub la bildo. Vi do povas elekti tion kio plej taŭgas al vi kaj povas krei ciferitan version el tradukebla versio kun teksteroj en iu lingvo.

Subtenu ĉi tiun ŝablonon redakti

Vi povas subteni ĉi tiun ŝablonon tradukante ĉi tiun paĝon en vian lingvon kaj konservante ĝin en subpaĝon. La ŝablono konsistas el tri eroj. Por Esperanto ekzemple temas pri :

La ŝablona subpaĝo devus enteni la ŝablonon mem, la mallongan informteksteton tradukitan laŭ la anglalingva ŝablono.

La helpsubpaĝo (ĉi tiu paĝo) en via lingvo estu konservita kun la titolo taŭga en via lingvo kiel « Ekscii pli » (elektita por la esperanta versio).

La subpaĝo de ligiloj al la aliaj lingvoj estas la sama por ĉiuj tradukoj. Ĝi entenas ĉiujn ligilojn al la ekzistantaj tradukoj. Bonvolu aldoni vian lingvon ĉi tien kiam vi estas kreinta novan tradukon.

Dankon pro via subteno !

Vidu ankaŭ redakti