Inkscape
malfermkoda programo por krei kaj modifi vektorajn ilustraĵojn
Inkscape estas malfermkoda programo por krei kaj modifi vektorajn ilustraĵojn. Ĝia ĉefa datumaranĝo estas la W3C-normo Streka Vari-skala Grafiko, kaj ĝi ankaŭ subtenas aranĝojn kiel PDF kaj PostScript.
Inkscape | |
---|---|
Lasta stabila versio | 1.4 |
Programlingvo | C++, C |
Permesilo | GNU General Public License, version 3.0 or later |
Retejo | inkscape |
La programo uzas la ilaron GTK+ kaj estas ĉefe kreita por Linukso, sed estas ankaŭ disponebla por Microsoft Windows kaj OS X. Ekde februaro 2007, ekzistas Esperanto-traduko de la programo.
La programo povas eksporti desegnon al la rastruma aranĝo PNG.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Anonco pri Inkscape en Esperanto[rompita ligilo]
- How To Use Inkscape Arkivigite je 2009-02-28 per la retarkivo Wayback Machine