Helpo:Indiĝena klavaro

Oni povas agordi sian operaciumon kaj facile tajpi ĉapelitajn literojn de Esperanto per samtempa premo de koncerna senĉapela litero kaj de elektita modifklavo (ekzemple, AltGr+c por ĉ).

Aparata klavaro nenion scias pri alfabetoj: alfabetoj estas funkcio de operaciumoj. Ĉiu klavo signifas diversajn signojn. Signoj de la unua vico estas tiuj, kiujn oni tajpas sen uzo de modifklavoj. La samaj klavoj en kombino kun la modifklavo Shift produktas signojn de la dua vico.

Por multaj lingvoj oni uzas ankaŭ trian kaj kvaran vicojn. La trian vicon produktas signaj klavoj en kombino kun iu modifklavo; tre ofte tiu estas dekstra Alt, nomata ankaŭ AltGr. La kvaran vicon produktas samtempa premo de tri klavoj: signa klavo, la modifklavo por la tria vico kaj la modifklavo Shift. Por kelkaj lingvoj oni uzas eĉ kvinan kaj sesan vicojn. Ekzistas ankaŭ aliaj tajpteĥnikoj.

Se vi tajpas en iu latinalfabeta lingvo kaj ne uzas por ĝi la klavojn c, g, h, j, s kaj u en la tria kaj kvara vicoj, vi eble povas agordi vian operaciumon por tajpado de ĉapelitaj literoj de Esperanto per tiuj klavoj.

Agordoj redakti

Linukso redakti

Agordoj dependas ne tiom de distribuaĵo, kiom de labormedio.

GNOME redakti

KDE redakti

LXDE redakti

MATE redakti

Ekrankopioj estas faritaj en Ubuntu MATE. Ĝi havas esperantlingvan version, sed tiu estas esperantlingva nur parte, kun alilingvaj vortoj diversloke. Tial ekrankopioj montras interfacon en naciaj lingvoj. Ĉiuj ekrankopioj estas klakeblaj; klakinte iun ekrankopion, vi povos vidos ĝin pli detale.

Unue malfermu: Sistemo → Preferencoj → Aparataro → Klavaro. Vidu:

Aperos dialogujo.

Por agordi klavaran fasonon, klaku en la dialogujo la duan langeton.

Klaku la butonon Parametroj (Opcioj).

Klaku la punkton pri Esperanto-literoj.

Plej verŝajne, vi uzas la klavarfasonon Qwerty aŭ similan (se ne estus tiel, vi tion scius). Do, klaku la eron pri Qwerty.

En la sama dialogujo, iom sube, trovu kaj klaku la punkton pri modifklavo por la tria vico.

Elektu modifklavon laŭ via plaĉo. Oni ofte uzas por tio la dekstran klavon Alt, nomatan ankaŭ AltGr.

Premu la butonon Fermu.

Unity redakti

Xfce redakti

Mac/Apple redakti

Vindozo redakti

Tajpado redakti

Memoru, kiun modifklavon vi elektis en la agordoj de via operaciumo. Se la elektita modifklavo estas AltGr, vi povas tajpi jene:

vi tajpas aperas
AltGr+c ĉ
AltGr+Shift+c Ĉ
AltGr+g ĝ
AltGr+Shift+g Ĝ
AltGr+h ĥ
AltGr+Shift+h Ĥ
AltGr+j ĵ
AltGr+Shift+j Ĵ
AltGr+s ŝ
AltGr+Shift+s Ŝ
AltGr+u ŭ
AltGr+Shift+u Ŭ