MATE

grafika labormedio, derivaĵo de GNOME 2

MATE estas grafika labormedio, derivaĵo de la kodaro de la ne plu subtenata labormedio GNOME 2.

MATE

Ubuntu MATE 14.10

Ubuntu MATE 14.10
Programisto MATE-Teamo
Lasta stabila versio 1.14[1]
(8-a de aprilo 2016)
Operaciumo Linukso kaj aliaj Uniksoj
Programlingvo C, C++, Python
Lingvo(j) dekoj da lingvoj, en tiu nombro Esperanto
Evoluigstato aktiva
Programtipo grafika labormedio
Permesilo GNU GPL, GNU LGPL
Retejo mate-desktop.org (angle)
vdr
MATE
fenestrilolibera programaro vd
Dum 19-a de aŭgusto 2011 - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

La titolo MATE devenas de la hispana nomo de paragvaja ilekso (hispane mate, akcento al la unua silabo), el kies folioj oni faras samnoman trinkaĵon.

Historio redakti

Publikigo de GNOME 2, kie klasika labortablo estas anstataŭita per nova interfaco bazita sur GNOME Shell, igis aperon de multaj kritikoj. Multaj uzantoj rezignis uzi la novan GNOME, alvokante iun daŭrigi ellaboradon de GNOME 2[2]. La projekto MATE estis lanĉita fare de uzanto de Arch Linukso[3], por plenumi tiun mision[4].

Unuafoje ekiĝo de ellaborado de MATE estis anoncita la 18-an de junio 2011 en la diskutejo de Arch Linukso[5] fare de uzanto Perberos, kiu iĝis lanĉinto de la projekto. Poste aliĝis Stefano Karapetsas, Steve Zesch kaj Clement Lefebvre. Nun pri la projekto okupiĝas ĉirkaŭ dek aktivaj ellaborantoj[6] kaj multaj helpantoj volontulaj.

Aplikaj programoj redakti

Kelkaj aplikaĵoj el GNOME estis derivitaj kaj alinomitaj.

Derivaĵoj en MATE Originalaj programoj Priskribo
Atril Evince vidado de PDF, DjVu, TIFF
Caja Nautilus dosieradministrilo
Engrampa File Roller grafika uzantinterfaco por arĥiviloj
Eye of Mate (EOM) Eye of GNOME (EOG) bildvidilo
Marco Metacity fenestradministrilo
MATE Terminal GNOME Terminal terminalemulilo
Mate-calc GCalctool kalkulilo
MateDialog Zenity elvokado de grafikaj dialogujoj el komanda linioŝelaj skriptoj
Mozo Alacarte redaktilo por menuoj de aplikaĵoj
Pluma gedit tekstoredaktilo

Rezulte de alinomado eblas instali aplikaĵojn de MATE paralele kun aplikaĵoj de GNOME. Ekzemple, oni povas instali programojn Atril kaj Evince aŭ Pluma kaj Gedit, ne kaŭzante konfliktojn inter programoj.

Pluraj programoj en MATE havas nomojn en la hispana lingvo:

  • Atril — «pupitro»
  • Caja — «kesto», «fenestreto»
  • Marco — «kadroj», «karkaso»
  • Mozo — «kelnero»
  • Pluma — «plumo»

Plua ellaborado redakti

MATE estas aktive ellaborata[7][8]. La ellaborantoj enigas novajn teĥnologiojn, konservante tradician aspekton de la labortablo. Krome unu el la celoj de ellaborado estas konservi laborkapablon de MATE sur malnova aparataro, ne orientiĝante nur je modernaj komputiloj[9].

En la versio 1.6 estis aldonita parta subteno de GTK+ por dizajnaj temoj. Plena subteno de GTK+ 3 estis planata por la versio 1.8, sed poste la ellaborantoj transigis enigon de subteno de GTK+ 3 al la versio 1.10[8]. Laŭ la ellaborantoj, al tiu momento la versio 1.8 jam estis sufiĉe stabila kaj enhavis multajn plibonigojn kaj korektojn, sed enigo de plena subteno de GTK+ 3 povus ege prokrasti publikigon de tiu versio; la ellaborantoj decidis disponigi novan version al uzantoj laŭeble plej baldaŭ[10].

MATE en diversaj operaciumoj redakti

La ellaborantoj de Linukso Mint deklaris jene:

Ni konsideras MATE-on kiel ankoraŭ unu labortablon, ĝuste kiel KDE, GNOME 3, Xfce ktp.… kaj bazite sur la populareco de GNOME 2 en antaŭaj versioj de Linukso Mint, ni strebas subteni ĝin kaj helpi ĝian plibonigon.

— Blogo de Linux Mint[11]

MATE estas unu el defaŭltaj labormedioj en la distribuaĵoj Linukso Mint, Sabayon Linux, Fedora DVD/Netinstall, ALT Linux P7 kaj Porteus. Krome, disponeblas pakaĵoj por openSUSE, Arch Linukso, Debiano, Ubuntu, FreeBSD, Calculate Linux, Gentoo kaj Cygwin[12].

En Debian ekde la versio 8, Ubuntu ekde la versio 14.04 kaj Arch ekde marto 2014 pakaĵoj kun MATE disponeblas en oficialaj repozitorioj, kio ebligas instali koncernan distribuaĵon kun defaŭlta MATE[13][14][15]. Ĉe Debian kaj Ubuntu disponeblas oficialaj ISO-bildoj kun MATE[16][17].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti