Helsingør (dana prononco: [hɛlseŋˈøɐ̯ˀ], en Esperanto Elsinoro[1]), ankaŭ konata laŭ la angla Elsinore, estas urbo en orienta Danio.

Helsingør
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 47 364  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 56° 2′ N, 12° 37′ O (mapo)56.03612.6106Koordinatoj: 56° 2′ N, 12° 37′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Helsingør (Hovedstaden)
Helsingør (Hovedstaden)
DEC
Helsingør
Helsingør
Situo de Helsingør

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Helsingør [+]
vdr
Kulturhaveno Kronborg.

Helsingør (kiel municipo) havis 61 519 loĝantojn la 1an de Januaro 2015.[2] Ĝi estas konata pro sia kastelo Kronborg, kie la verko de William Shakespeare nome Hamlet ĉefe okazas. La pramo HH konektas Helsingør kun Helsingborg en Svedio.

La Kastelo de Kronborg estas unu el la tri danaj monumentoj deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko kune kun la Katedralo de Roskilde kaj la runoj kaj tomboj de la preĝejo de Jelling.

Esperanta propagandilo redakti

En 1926 estis eldonita en Esperanto la ilustrita propagandilo 1OO-jaraj festoj en Helsingör (julio-aŭg.) sub la aŭspicioj de la jubilea komitato kaj societo de danaj Esperantistoj.

Referencoj redakti

  1. https://vortaro.net/#Elsinoro
  2. Informo el Statistiko Danio [1] Alirita la 21an de Februaro 2017.

Eksteraj ligiloj redakti