Henri Meschonnic (elp. Meskoník; n. la 18-an de septembro 1932 en Parizo; m. la 8-an de aprilo 2009 en Villejuif) estis franca poeto, lingvisto, lingvoteoriulo kaj tradukisto. Ĝis 1997 li instruis kiel profesoro pri lingvistiko kaj literaturo en la Universitato de Parizo. Li estis ŝlosila figuro de la franca "nova poezio", plej konata tutmonde pro liaj tradukoj el la Malnova Testamento (Biblio) kaj la 710-paĝa libro "Critique du rythme"[1] (Kritiko de la ritmo) kiu laŭ la senco kiun donas Mischonnic al ĝi ankaŭ estas centra elemento en la verkaro de de la belga-franca verkisto Henri Michaux kiu verkis "Qui je fus" (Kiu mi estis), poemkolekto kiu prezentas inventitajn vortojn de la poeto[2]. Oni povas diri, ke la forto de tiu poezio venas de la parola efiko, kiu kondukas la leganton aŭskulti la recitadon, pli ol provi kompreni la signifon de la rakonto.

Henri Meschonnic
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1932 (1932-09-18)
en Parizo
Morto 8-an de aprilo 2009 (2009-04-08) (76-jaraĝa)
en Villejuif
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • tradukistoverkisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskita en juda familio Meŝonĵnik, kiu migris al Francio el Chisinau (tiam en rumana Besarabio) en 1924. Li instruis lingvistikon kaj literaturon en Lille (1963-1968), poste en la Universitato de Parizo-VIII (1969-1997).

Li evoluigis sian lingvoteorion de la praktiko, de sia poezio kaj tradukoj. Lia traduko de pluraj libroj de la Malnova Testamento kaj liaj esploroj pri Victor Hugo famigis lin. Lia traduka principo estas traduki ne tion, kion diras vortoj, sed kion ili faras[3].

Prima de las Lengas redakti

Henri Meschonnic estis vera poligloto, ĉar li sciis paroli pli ol 10 lingvojn. Li regule intervenis en la franca Forom[4] des langues du monde (Forumo de lingvoj de la Mondo) en Tuluzo (Francio). Ĝi ankaŭ organizas la Prima de las Lengas (Printempo de la lingvoj)[5], lingva festivalo por akceli ĉiujn lingvojn de la mondo, sendepende de ilia statuso.

Rilate al lingvoj li verkis

  • "De la langue française, essai sur une clarté obscure" (eld. Hachette, coll. Pluriel, 2001)[6],
  • "Dans le bois de la langue" (eld. Laurence Teper, Parizo, 2008)[7].
  • "La Rime et la vie" (eld. Gallimard, coll. « Folio essais », 2006)

Premioj redakti

Meschonnic ricevis plurajn premiojn, inkluzive

  • 1972: Prix Max Jacob
  • 1986: Prix Mallarmé
  • 1992: Neustadt Internacia Premio pri Literaturo
  • 2006: Prix de Littérature Nathan Katz pro sia vivoverko
  • 2007: Grand Prix International de Poésie Guillevic-Ville de Saint-Malo

Literaturo redakti

  • Hans Lösener: Der Rhythmus in der Rede. Linguistische und literaturwissenschaftliche Aspekte des Sprachrhythmus. (La ritmo en parolo. Lingvaj kaj literaturaj aspektoj de la ritmo de lingvo. Serio: Konceptoj en Lingvistikaj kaj Literaturaj Studoj, 59. Niemeyer, Tübingen 1999 ISBN 3-484-22059-7
  • Marcella Leopizzi: Silences et dédicaces dans les vers d'Henri Meschonnic. Ateliero de legado-tradukado. Serio: Littératures de langue française, 24. Peter Lang, Berno 2016 COI:10.3726/978-3-0352-0337-0

Referencoj redakti

  1. (en) Henri Meschonnic, World Literature Today.
  2. (pt, fr) Druciak, Carmem Lúcia, Traduzir o esperanto lírico de Henri Michaux : um projeto de tradução, 2004
  3. (fr) Henri Meschonnic,Traduire ce que les mots ne disent pas, mais ce qu'ils font.
  4. Forom estas la okcitana vorto por forumo.
  5. (fr) Actes IV, Forum des langues du monde Arkivigite je 2013-09-03 per la retarkivo Wayback Machine (PDF), 1998 en kiu li partoprenis en debato en kiu li sin esprimas negative pri la 'francophonie' kaj pri Esperanto.
  6. (fr) Henri Meschonnic, Préposition pour une déclaration sur les devoirs envers les langues et le langage Arkivigite je 2016-02-14 per la retarkivo Wayback Machine, p. 4, (PDF), blogo de Carrefour Culturel Arnaud-Bernard, Toulouse
  7. (fr) Christophe Premat, Défense et illustration de la pensée des langues, Acta fabula, vol. 10, n° 4, Notes de lecture, aprilo 2009, alirite la 10-an de januaro 2021.

Vidu ankaŭ redakti

Lingva festivalo

Eksteraj ligiloj redakti