Herb Kenwith

(Alidirektita el Herbert Kenwith)

Herbert Kenwith (1917 — 2008), foje agnoskita kiel "Herb Kenwith", estis televidverkisto, televida kaj teatra reĝisoro kaj produktoro. Li estis la plej juna produktoro ĉe Broadway.

Herb Kenwith
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1917 (1917-07-14)
en Nov-Ĵerzejo
Morto 30-an de januaro 2008 (2008-01-30) (90-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo televida reĝisoro • televida produktoro • filmreĝisoro
vdr

Li reĝisoris multajn usonajn televidaĵojn ofte laborante kune kun Norman Lear. Li komencis sian karieron ĉe Broadway kaj li reĝisoris teatraĵon “I Remember Mama”, kiu estis la debuto de Marlon Brando ĉe Broadway. [1] En kino li laboris kiel dialoga kontrolisto de muzikfilmo Senior Prom en 1958. Ĉe televido, li komencis sian karieron en 1953 je soap operas. En 1969 li reĝisoris epizodon The Lights of Zetar de Star Trek.

En 1970-aj jaroj li reĝisoris epizodojn de televidserioj kiel The Name of the Game, The Partridge Family, Mary Tyler Moore, Love, American Style, Arnold, kaj la unua epizodo de la famega The Young and the Restless. Dum 1980-a jardeko li laboris kiel reĝisoro de televidserioj Too Close for Comfort kaj 9 to 5 inter aliaj.

Referencoj redakti

  1. Obituary: Herbert Kenwith (1917–2008) (March 4, 2008). Alirita April 28, 2017.