Herradón de Pinares

Herradón de PinaresEl Herradón [eleraDON] estas municipo en la centroriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La municipo estas formata per du loĝlokoj: El Herradón, ĉe la rivero Gaznata kaj La Cañada, ĉe la fervoja stacio de la linio Villalba–Ávila.

Herradón de Pinares
municipo en Hispanio • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 05268
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 487  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 4° 33′ U (mapo)40.563333333333-4.5583333333333Koordinatoj: 40° 34′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 924 m [+]
Areo 48,4 km² (4 840 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Herradón de Pinares (Provinco Avilo)
Herradón de Pinares (Provinco Avilo)
DEC
Herradón de Pinares
Herradón de Pinares
Situo de Herradón de Pinares
Herradón de Pinares (Hispanio)
Herradón de Pinares (Hispanio)
DEC
Herradón de Pinares
Herradón de Pinares
Situo de Herradón de Pinares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herradón de Pinares [+]
vdr
Herradón de Pinares en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Preĝejo Santa María La Mayor de Herradón de Pinares.
Mezepoka fonto super la rivero Gaznata.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 48,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 436 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 21 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Tornadizos de Ávila, Ávila, Navalperal de Pinares, Santa Cruz de Pinares kaj San Bartolomé de Pinares.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti