Herrera de Valdecañas
Herrera de Valdecañas [eREra debaldeKAnjas] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Herrera de Valdecañas estas etimologie komprenebla kiel Forĝejo de la Valo de Kanoj.
Herrera de Valdecañas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34259 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 151 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 3′ N, 4° 12′ U (mapo)42.05-4.2Koordinatoj: 42° 3′ N, 4° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 829 m [+] | ||
Areo | 27,56 km² (2 756 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Herrera de Valdecañas [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 154 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 600 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 34 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Villahán, Tabanera de Cerrato, Quintana del Puente, Torquemada, Valdecañas de Cerrato, Cordovilla la Real kaj Hornillos de Cerrato. Trafluas ĝin la rivero Arlanza.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la 11-a jarcento, precize de la 1a de Januaro 1061 fare de la reĝo Alfonso la 6-a de Kastilio en la Foruo de Palenzuela.
En la 19-a jarcento estis kvin ermitejoj: Sankta Mikaelo, Sankta Antono, Sankta Stefano, Sankta Kristoforo kaj la Virgulino de la Rimedoj. El tiuj kvar laste menciitaj oni konservas nur la bildojn de la titolhavaj en la preĝejo de Sankta Cecilia. La ermitejo de la Virgulino de la Rimedoj estis abandonita fine de la 19-a jarcento, sed ĝi estis rekuperita.
En la Hispana Enlanda Milito, la loko estis tuj kaptita de la frankistoj, sed ne okazis mortpafado danke al la pastro. La 26a de Aprilo 1947 kolapsis la saonorilturo kaj granda parto de unu de la navoj de la preĝejo, kiu poste estis rekonstruita. Ĝi havas barokan retablon en gotikstila edifico.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, la vinkeloj, ktp.