Herreruela

Herreruela estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Herreruela
Herreruela MMXIX 12.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Maresme
Poŝtkodo 10560 [+]
Retpaĝaro herreruela.es
Politiko
Urbestro Juan Pedro Borrego Gazapo
Demografio
Loĝantaro 381  (2008)
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 28′ N, 6° 54′ U (mapo)39.4628945-6.9057899Koordinatoj: 39° 28′ N, 6° 54′ U (mapo) [+]
Alto 315 m [+]
Areo 113,72 km²
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Herreruela [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La loĝantoj nomiĝas populare belitres. La censita populacio en 2008 estis de 381 loĝantoj.

SituoRedakti

Herreruela estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valencia de Alcántara, je altitudo de 315 m; je 50 km de Cáceres, provinca ĉefurbo en direkto al Portugalio (ankaŭ je 50 km de la landlimo) kaj je 110 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 113,72 km².

Limoj de la municipa teritorioRedakti

Herreruela limas kun:

DemografioRedakti

Demografia evoluo de Herreruela inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

337 326 405 408 400 397 388

EkonomioRedakti

Agrikulturo kaj brutobredado (kaproj, porkoj, ŝafoj). LAstatempe komenco de rura turismo pro proksimeco de Sierra de San Pedro.

MonumentojRedakti

  • Preĝejo de Nuestra Señora de la Encarnación, konstruita en la 18a jarcento.
  • Casa Grande aŭ de la Markizino, granda domo de kolonia stilo de fino de la 19a jarcento, konstruita ĉe la placo, kvankam aktuale nur la fasado estas en bona stato.
  • El Bujío aŭ Ermitejo de Sankta Johano, antikva ermitejo konstruita el ŝtono for de la vilaĝo en la 17a jarcento, aktuale en ruinoj. Eble la plej antikva konstrauĵo de la vilaĝo.

Kiel kurioza monumento estas antikva ventomuelejo, ankoraŭ stare sed restas nur la ekstera strukturo.