Hesperia Planum estas larĝa lafebenaĵo en la sudaj altaj teroj de la planedo Marso. Tiu ebenaĵo notindas pro sia modera nombro de alfrapaj krateroj kaj abundaj fendokrestoj. Ĝi estas ankaŭ la loko de antikva vulkano Tyrrhena Mons (Tyrrhena Patera). La Hesperia epoko en Marso estis nomita laŭ la Hesperia Planum.[2][3]

Foto el orbitilo Viking de fendaj krestoj en Hesperia Planum. Nordo estas supre maldekstre. Bildo estas ĉirkaŭ 107 km.[1]

Hesperia estas grek-latina poezia termino por "okcidenta lando," kio por antikvaj grekoj kaj romianoj signifis Italion, dum Hispanio estis referencita kiel Hesperia Ultima (Lasta Hesperio).[4][5] Planum (pl. plana) estas latina termino por ebenaĵoaltebenaĵo. Ĝi estas priskriba termino uzita en planeda geologio por relative milda, alta tereno sur alia planedo (krom Tero]] aŭ luno.[6]

Notoj redakti

  1. Boyce, 2008, p. 89.
  2. Scott, D.H.; Carr, M.H. (1978). Geologic Map of Mars. U.S. Geological Survey Miscellaneous Investigations Series Map I-1083.
  3. Morton, 2002, p. 117.
  4. "Hesperia". Gazetteer of Planetary Nomenclature. USGS Astrogeology Research Program.
  5. Simpson, D.P. (1968). Cassell's New Latin Dictionary; Funk & Wagnalls: New York, p. 275.
  6. USGS Gazetteer of Planetary Nomenclature. [1].

Bibliografio redakti

  • Boyce, Joseph, M. (2008). The Smithsonian Book of Mars; Konecky & Konecky: Old Saybrook, CT, (ISBN 978-1-58834-074-0)
  • Carr, Michael, H. (2006). The Surface of Mars; Cambridge University Press: Cambridge, UK, (ISBN 978-0-521-87201-0).
  • Hartmann, William, K. (2003). A Traveler’s Guide to Mars: The Mysterious Landscapes of the Red Planet; Workman: New York, (ISBN 0-7611-2606-6).
  • Morton, Oliver (2003). Mapping Mars: Science, Imagination, and the Birth of a World; Picador: New York, (ISBN 0-312-42261-X).
  • Sheehan, William (1996). The Planet Mars: A History of Observation & Discovery; University of Arizona Press: Tucson, AZ, (ISBN 0-8165-1640-5). [2] Arkivigite je 2017-09-11 per la retarkivo Wayback Machine.