Hexham estas urbo en norda Anglio ĉe la Rivero Tyne en Northumberland. En 2001 Hexham havis 11139 loĝantojn.

La abatejo Hexham Abbey

La anglosaksa nomo estis Hagustald.

Episkopo de HexhamRedakti

Ekde 678 ĝis 821 Hexham estis sidejo de propra episkopujo, kun sinsekve dek du episkopoj, inter ili sep sanktuloj. Poste la episkopujo estis kunfandita kun tiu de Lindisfarne (poste Durham).

En moderna tempo, la romkatolika eklezio fondis novan, samnoman episkopujon de Hexham en 1850, renomita al episkopujo de Hexham kaj Newcastle en 1861.