Hibrida veturilo

veturilo kies energio devenas el pluraj brulaĵoj aŭ fontoj (naftaj, tergasaj, sunenergiaj, akumulatoraj, ktp.)

Hibrida veturilo estas veturilo, kiu povas ĉerpi energion el du aŭ pli diversaj fontoj por la pelado, tipe elektran energion kaj energion de likva aŭ gasa fuelo per internobrula motoro. Ekzemplo estas Toyota Prius.

Termika motoro (maldekstre supre) kun elektromotoro (dekstre malsupre)

La hibrida veturilo uzas elektran energion ĉe malrapida, mallonga antaŭeniro, aŭ okaze de malfunkcio de la brulmotoro. Tiel ĝi malpliigas la eligon de damaĝaj ellasitaj gasoj.

Veturiloj, en kiuj du aŭ pli da formoj de energia stokado kunekzistas, por generi meĥanikajn energiojn, nomitaj hibridaj veturiloj.

Ne konfuzu kun du-modusaj veturiloj, kiuj estas veturiloj, kiuj povas funkcii kun energifonto dum unu parto de siaj vojaĝoj kaj alia energifonto dum la alia parto de siaj vojaĝoj.

Konektebla hibrida elektra veturilo estas hibrida veturilo, kies baterioj povas esti reŝargitaj uzante elektran konektilon (t.e. Chevrolet Volt).

Du-modusa veturilo estas ankaŭ "SABRE-motoro" de Ĉielono, Skylon: la motoro estas jet-motoro kaj ankaŭ raketomotoro.

Vidu ankaŭ redakti