Hidraŭlika-dinamika variigilo de tordmomanto

Hidraŭlika-dinamika variigilo de tordmomanto estas speco de hidraŭlika mekanismo. Temas pri ekipaĵo servanta por kontinue variigi transigatan tordmomanton kaj turnrapidon. Kompare al la hidraŭlika-dinamika kluĉilo ĝi havas krom la cirkulradoj ankoraŭ senmovan direktantan padelradon. Ĝi estas uzata pro sia granda ekiga momanto (ŝaltmomanto) ekzemple en dizelaj lokomotivoj.