Hidratigo estas kemia procezo, dum kiu formiĝas hidrato per kombino de substanco (jono) kun akvo.

Hidratigo de natria jono

La hidratigo okazas surbaze de la elektrostatika forto inter ŝargitaj jonoj kaj dupolusa akvomolekulo. Dum la proceso estiĝas hidrogena ponto kaj la hidratiga forto helpas la elformiĝon de la hidrato.

La ŝargitaj katjonoj pli facile ligas hidroksilan grupon de akvo, dum akvo fordonas protonon.

La anjonoj estas relative pli grandaj ol la katjonoj, tiel ili estas pli malfacileble hidratigeblaj.

Ligo de akvo al duobla ligo C=C redakti

Tiu reakcio okazas ĝenerale en acidaj akvaj solvaĵoj. Dum la hidrolizo, la neakva komponento disiĝas al du partoj, ĉe hidratigo restas la molekulo.

La ĝenerala formulo de la reakcio estas:

RRC=CH2 en H2O(acida) → RRC-CH2-OH

En la unua paŝo, la acida protono ligas al la malpli substituita karbono de la duobla ligo, laŭ la Markovnikov-regulo. En la dua paŝo ligas molekulo H2O al la pli substituita karbono. Tiukaze, la oksigeno havas tri ligojn kaj unu pozitivan ŝargon. La protonon tiam transprenas de alia akvomolekulo.

Dehidratigo redakti

Dehidratigo estas la kontraŭo de la hidrata procezo, tio estas senigi kombinaĵon de ĝia hidrata akvo; ekzenple tio okazas pri la manĝosekigado).