La Ordeno de Sankta Hieronimo (en Latina: Ordo Sancti Hieronymi), (O.S.H.) estas katolika religia ordeno de klaŭzuro kaj de orientado pure kontemplema kiu aperis en la 14a jarcento. Laŭ la spirito de Sankta Hieronimo, grupo de ermitanoj el Kastilio estritaj de Pedro Fernández Pecha kaj Fernando Yáñez Figueroa decidis aliri al la monaĥa vivo kaj al la ordeno, submetitaj al la Regulo de Sankta Aŭgusteno. Tiu nova ordeno estis aprobata en 1373 fare de la papo Gregorio la 11-a kiu loĝis en Avinjono tiam.[1] Temas pri religia ordeno nur hispaneca, ĉar ĝi formiĝis nur en Hispanio kaj en Portugalio, kaj estis tre ligata al la monarkioj reĝantaj en ambaŭ landoj.

Hieronimanoj
Dinastio
contemplative order • unua ordeno
Lando Hispanio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Pedro Fernández Pecha vd
Branĉoj hieronymite monk vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hieronima monaĥo (pentraĵo de Francisco de Zurbarán, en la Monaĥejo de Guadalupe).

Monaĥejoj redakti

Notoj redakti

  1. Orden de San Jerónimo. Ordo Sancti Hieronymi, La Orden Jerónima http://www3.planalfa.es/msmparral/orden.htm Arkivigite je 2011-07-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 20an de oktobro 2012

Eksteraj ligiloj redakti