La Higia familio estas familio da asteroidoj de la ĉefa asteroida zono, Ĝi anigas karbonecajn B-tipajn kaj C-tipajn asteroidojn. oni taksas ke ĝi entenas 1% el la asteroidoj de la ĉefa zono.

Asteroidaj familioj, laŭ iliaj orbitaj klinanguloj / grandaj duonaksoj
La Higia familio estas la dua en la viola kolumno (dekstre)

Ĝi ŝuldas sian nomon al sia plej granda ano 10 Hygiea.

Ecoj redakti

Kun siaj 400 km de diametro, la "eponima" asteroido 10 Hygiea (la kvara plej granda de la ĉefa zono) entenas inter 94% kaj 98% el la tutan mason de la familio. La du sekvantaj korpoj laŭ grando estas 333 Badenio (78 km) kaj 538 Frideriko (72 km), la cetero konsistiĝas el korpoj de malpli de 30 km.

Oni taksas, ke tiu familio estas rilative malnova. Ĝi ŝajnas esti naskita de granda alfrapo, kiun suferis la ĉefa korpo Higio. Tamen, ambaŭ korpoj Badenio kaj Frideriko, de pli de 70 km de diametro estas nenormale grandaj se ili estas elŝiritaj el Higio de alfrapo. Ili povus esti entruduloj, iliaj malhelaj karbonecaj tipo estas ofta en meze-ekstera parto de la asteroida zono.

La familio entenas notindan nombron da asteroidoj de la malofta B-tipo, la plej granda estas precize 538 Frideriko.

Orbitoj redakti

Analizo fare de Vincenzo Zappalà en 1995 malkovrigis "kernon" da anoj de la familio, kies propraj orbitaj elementoj estas :

ap ep ip
min 3,06 AU 0,109 4,2°
max 3,22 AU 0,163 5,8°

En la nuna epoko, la orbitaj elementoj de la familianoj estas:

a e i
min 3,06 AU 0,088 3,2°
max 3,24 AU 0,191 6,8°

Entruduloj redakti

Multenombraj asteroidoj kiuj orbitas en la familio estas rigarditaj kiel entrudulojn. La ĉefaj estas 100 Hekato, 108 Hekubo, 1109 Tato, 1209 Pumao kaj 1599 Giomo. 159 Emilio ŝajnas tro granda por esti kreita de alfrapo. Por la sama kialo 333 Badenio kaj 538 Frideriko estas suspektitaj esti entruduloj

La tre granda 52 Europa (300 km) orbitas proksime de la Higia familio kaj iam estis rigardita kiel unu el ties anoj, Pli recentaj analizoj de ĝia orbito montris klare, ke ĝi ne estas ano de la familio.

Kelkaj anoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti