Himalaja kaprikorno

La Himalaja kaprikorno (Capricornis thar) estas natura kapro indiĝena de orienta Himalajo kaj orienta kaj sudorienta Bangladeŝo. Ĝi estas listigita kiel Preskaŭ minacata en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj ĉar la populacio estas konsiderata malpliiĝanta pro habitatoperdo kaj ĉasado por akiri viandon.[1]

Masklo de Himalaja kaprikorno en Sikimo.

Distribuado kaj habitatoRedakti

Himalaja kaprikorno vivas en orienta kaj sudorienta Bangladeŝo, Butano, Nepalo, norda Barato inklude Sikimon kaj provincoj oriente de Bangladeŝo, Tibeto kaj eble en okcidenta Birmo.[1]

KonservadoRedakti

Capricornis thar estas listigita en CITES Apendico I.[1]

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Duckworth, J.W. (2008). “Capricornis thar”, Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj 2008, p. e.T3816A10096556. doi:10.2305/IUCN.UK.2008.RLTS.T3816A10096556.en.