Himalaja sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Himalaja sito

Himalaja sito
(Sitta himalayensis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sito Sitta
Specio: Himalaja sito Sitta himalayensis
Jardine kaj Shelby 1835
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto

redakti

Ĝi estas birdo 12 cm longa, kun pli eta beko ol la parenca kaj najbara S. cashmirensis, tre grizblua supre kun ruĝecoranĝaj subaj partoj (blanka gorĝo) kun nemarkita brilruĝecaj subvostaj kovriloj, blanko en supraj vostokovriloj malfacile videbla ennature. Kiel aliaj sitoj, tiuj montrs traokulan nigran strion kun malgrandega blankeca supraokula strieto. Ankaŭ la gamboj kaj beko estas nigrecaj.

Disvastiĝo

redakti

El Himalajo el nordorienta Barato al sudokcidenta Ĉinio, surloke orienten al Vjetnamio[1]

Nutrado

redakti

Ili manĝas insektojn kiujn ili serĉas grimpe sur arbotrunkoj kaj branĉoj.

Vivmaniero

redakti

Ili vivas solece kaj ne gregeme.

Reproduktado

redakti

La nesto estas arbotruo.

  1. Harrap & Quinn (1996) p123–125 "White-tailed Nuthatch"

Libroj

redakti