Ruĝflugila alaŭdo

(Alidirektita el Hindia arbustalaŭdo)

La Hindia alaŭdo, Ruĝflugila alaŭdo, Ruĝflugila arbustalaŭdoHindia arbustalaŭdo (Mirafra erythroptera) estas specio de arbustalaŭdo aŭ de birdoj de la genro Mirafra kaj familio de Alaŭdedoj, kiu loĝas en Sudazio. La latinlingva specifa nomo erythroptera signifas per du grekdevenaj radikoj “eritro” kaj “ptero”, ruĝo kaj flugilo respektive.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝflugila alaŭdo
Ruĝflugila alaŭdo
Ruĝflugila alaŭdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Mirafra
Specio: M. erythroptera
Mirafra erythroptera
(Blyth, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi estas, kiel aliaj alaŭdoj, bruneca ĝenerale, pli bruna supre kaj pli hela sube, kaj pli hela ĝenerale ol aliaj alaŭdoj kaj kun bruno kiu montras ruĝecajn nuancojn; tiu ĉi troviĝas ĉefe en sekegaj areoj. La vangomakulo komplete estas ligata el blanka superokula strio kaj transorela bordo. Krono (levebla kresteto) kaj supraj partoj estas tre brunaj kaj striitaj. Palaj subaj partoj havas grandajn punktojn enbruste. Diferencebla el la Jerdona alaŭdo pro sia pli longa vosto, pli mallongaj beko kaj kruroj. Flugilkovrilaj plumoj estas tre ruĝecbrunaj.

Tiu specio kantas el pintoj de arbustoj sed kutime ne ripozas sur arboj aŭ kabloj. La alvoko estas simila al tiu de la Jerdona alaŭdo, sed estas pli malalta kaj havas pli longajn sonorilecajn tremsonojn. Ofte falante laŭtone. (Rasmussen kaj Anderton, 2005)

La kantoflugo dum la pariĝada sezono estas mirinda spektaklo. La birdo supreniras alte supergrunde, kaj malfermas siajn flugilojn kiel malferma V kaj falas kiel "paraŝuto" malsupren al sia ripozejo dum kantokrias sian kanton konsistantan el mallongaj pepoj kaj triloj en tri silaboj sekvitaj de pli longa kvara silabo. Tiu kombino estas ofte ripetita ĝis kiam la birdo ekripozas denove.

La ruĝecaj flugilstrioj estas diferencigaj sed oni devas atenti por ne konfuzigi tiun birdon kun la M. affinis en centraj Okcidentaj Ghatoj kaj la ĉirkaŭa kamparo kie ambaŭ teritorioj koincidas. Mirafra affinis estas pli malhela kun pli da ruĝo en flugiloj.

Referencoj redakti